Cindro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cindroj en skatolo

Cindroj estas la solidaj grizaj restaĵoj el objektoj brulintaj; tio estas temo pri kemio. En kelkaj kulturfonoj, estas kutimo bruligi mortajn korpojn kaj konservi ties cindrojn; tio estas temo pri kulturo, socio kaj eĉ religio.

Kemio[redakti | redakti fonton]

La cindro estas la produktaĵo de la brulo de iu materialo, komponita (krom la organika baza substanco) el neorganikaj substancoj ne tute bruligeblaj, kiel mineralaj saloj. Parto el la restaĵoj restas kiel solida korpo laŭ formo de polvo kuŝe sur la loko kie okazis la brulo de la materialo (ligno, rubaĵo, ktp.) kaj parto povas esti forigita al aero kiel parto de la fumo. Pro tio pro ampleksigo de la vortosignifo oni konas kiel cindroj produktojn kiel la karbo aŭ la lignito aŭ diversaj brulitaj restaĵoj kiu foriras el la bruligejoj, ĉu industriaj, ĉu sub aero, ĉu el kamenoj ĉu el fornoj.

Oni konas kiel cindroj, en la analizo de nutraĵoj, ankaŭ la parton de mineraloj kiu ne bruliĝas aŭ forvaporiĝas; alimaniere dirate, tio kio estas nek organika nek akvo. Post la brulo estas pli facila fari pli detalan analizon de ĉiu mineralo. Ekzemple tipa analizo de mielo estus jena:

Fonto: Sugar Alliance

En tiu ekzemplo cindro inkludus ĉiun mineralon de la mielo.

La cindroj de vegetaloj (ligno, seka herbaro, ktp.) enhavas multe da kalio (K), natrio (Na), kalcio (Ca), magnezio (Mg), fosforo (P) kaj aliaj mineraloj necesaj por ili. Tiuj cindroj povas esti uzataj kiel sterko, kondiĉe ke ili ne enhavu pezajn metalojn aŭ aliajn poluantojn. Ĉar tiuj kutime estas tre alkalaj, oni povas miksi ilin kun akvo kaj lasi ilin portempe ĉe la aero por ke ili kaptu la median CO2 kaj ili iĝu pli neŭtralaj parte. Oni povas miksi ilin ankaŭ kur alia pli acida sterko, kiel la humo. La malkomponiĝo en la humo, krome ŝanĝas la mineraloj al stato de pli biodisponeblaj.

La cindroj de animaloj, enhavas pli da natrio kaj ĉefe la kalcio de la ostoj. Tiuj de bruligoj de homaj korpoj povas enhavi eĉ restaĵojn de metaloj el plombaĵoj aŭ aliaj enmetaĵoj.

La cindroj el vulkanoj ofte estas fruktodonaj aŭ sterkaj por agrikulturo.

Aliaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Krom la plej konata uzado kiel sterko, cindroj estis laŭlonge de la historio uzitaj alimaniere. Ekzemple kelkaj cindroj estis uzitaj por fabriki specon de sapo. La koloro nigra kaj la enhavo en saloj kaj foje en restaĵoj kaŭzis, ke oni uzis ilin kontraŭ la glacio de la grundo, ĝis kiam la salo estis pli facile disponebla.
Oni uzas la cindrojn de bruligo de termoelektraj centraloj por la fabrikado de asfaltoj aŭ por la traktado de gruzos, kiel parte surogato de cemento en la asfalto, post aldono de kalko kiel akva ligilo de la gruzoj.

Poluantaj cindroj[redakti | redakti fonton]

La cindroj el bruligejoj enhavas pezajn metalojn kiuj estis en la brulitaj ligno aŭ rubaĵoj. Ekde jardekoj, la cindroj de bruligejoj aŭ de termaj centraloj estas celo de tre variaj polemikoj, ĉefe pro ties enhavo de pezaj metaloj kaj dioksinol. Laŭ la primedia NRO Greenpeace, mezaveraĝa bruligejo brulas 32,000 tunojn de rubaĵoj, el kiuj kelkaj tutcerte enhavas plumbon, kadmion, arsenon, hidrargon kaj kromon, kaj forlanĉas (ĉirkaŭ la jaro 2000) 92 tunojn de pezaj metaloj al la aero ĉiujare kaj produktante ĉirkaŭ 304 tunojn ĉiujare de cindroj kaj de likvidaj restaĵoj.
En Francio lastatempe, kie oni disvolvigis multe la bruligejojn, regularo de majo 1994 malpermesis ties konstruon «je malpli ol 30 m de akvofluo», sed de tiam la cindroj estis "revalorigitaj" en la konstruo de ŝoseoj. La tavolo de cindra asfalto estas tre ofte inondataj aŭ estas en kontakto kun la grundo de la freatika tavolo.

Kulturo, religio kaj cindroj[redakti | redakti fonton]

En la landoj kie estas kutimo la bruligado de kadavroj, oni realigas diversajn ceremoniojn rilate la cindroj de la brulitaj mortintoj. En Barato ekzemple oni ĵetas ilin al riveroj, kie la homoj banas sin, lavas sin kaj foje eĉ trinkas el ili. En aliaj landoj, en kelkaj triboj la familio de la mortinto manĝas tiujn cindrojn por resti kun la mortinto.

En aliaj landoj kaj epokoj malpurigi la hararon aŭ la haŭton per cindro estas simbolo de ĉagreno aŭ religia doloro. La katolikoj celebras ankoraŭ la cindran merkredon, kiam pastro markas per cindro krucon sur la frunto de kredantoj, kiel simbolo de memoro, ke oni mortos kaj oni iĝos cindro. Tio okazas la unuan tagon de Karesmo, post karnavaloj, por marki la komencon de dolora epoko de memorigo de la morto de Kristo.

En fama romano Cent jaroj da soleco de la kolombia romanisto kaj Nobel-premio Gabriel García Márquez oni markas tiun cindran merkredon 13 samnomajn fratojn per nelavota cindro kaj tiuj malaperontaj krucoj markos la gefratojn al la malamikoj, kiuj per tio scios kiuj ili estas kaj mortigos ilin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]