Cindropetrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cindropetrelo
Cindropetrelo
Cindropetrelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Hidrobatedoj Hydrobatidae
Genro: Oceanodroma
Oceanodroma homochroa
(Coues, 1864)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Cindropetrelo (Oceanodroma homochroa) estas malgranda, malabunda marbirdo de la familio de ŝtormopetreloj nome Hidrobatedoj. Ili reproduktiĝas kolonie sur insuloj ĉe la marbordoj de Kalifornio kaj Meksiko, kaj estas unu el ses specioj de ŝtormopetreloj kiuj loĝas kaj manĝas en la riĉa sistemo de la Kalifornia Marfluo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Cindropetrelo estis unuafoje priskribita de la usona ornitologo Elliott Coues en 1864. Kaj ties komuna kaj ties scienca nomoj, homochroa, "uniforme kolora", el antikva greka (h)omoia (όμοια), "simila" + "chroma" (χρώμα) "koloro", derivas el ties uniforme griza koloro. Oni sugestis ankaŭ nomigon de la specio laŭ la nomo de Coues, nome ties priskribinto.

Aspekto kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Tiu estas malgranda, uniforme fulgo-bruna ŝtormopetrelo kun forkoforma vosto, tre simila al la Nigra petrelo, kvankam ĝi estas pli malgranda kaj havas pli flugilfrapeman flugmanieron, kies ascendo iĝas horizontala al la korpo nur antaŭ la komenco de la descendo (aliaj ŝtormopetreloj en ties teritorio havas pli altan ascendon).

Ĝi estas gregema birdo ĉemare, manĝas nokte cefalopodojn, fiŝojn (ĉefe la profundemaj miktofedojn, kiuj aperas ĉe la mara surfaco nokte) kaj eŭfaŭsiedan krilon kia Thysanoessa spinifera, kiu svarmas surface. Ili ankaŭ sekvas fiŝkaptajn ŝipojn por la fiŝoleo (restaĵoj) liberigita kiam oni elprenas la retojn.

La ovon.

Cindropetreloj nestumas en rokaj nestotruoj ĉe ĉebordaj insuloj, kaj revenas al la nestoj nur nokte. Tiu specio havas longan reproduktan ciklon: la ino ovodemetas en Majo kaj elnestiĝo okazas en Oktobro, kvankam tiu tempo ege varias, pli ol ĉe plej aliaj ŝtormopetreloj: kelkaj paroj povas havi unu idon kiu estas duonkreska kiam aliaj paroj estas ankoraŭ ovodemetade. Kiel ĉe multaj aliaj marbirdoj, la paroj montras kaj paran kaj lokan fidelecon, kaj pariĝas en la sama paro kaj kun la sama partnero dum multaj jaroj kaj nestumas ĉe la sama nestotruo, spite la fakton ke la paroj pasas siajn vivojn for de la reprodukta sezono separate unu el alia, kaj spite la fakton ke multaj individuoj povus konkurenci por la nestotruoj ĉe la reproduktaj kolonioj. Ŝanĝo en partnero kutime asocias kun ŝanĝo en la nestoloko.

La Cindropetrelo estas long-viva birdo; ringita individuo vivis almenaŭ 31 jarojn.[1]

Distribuado, statuso kaj minacoj[redakti | redakti fonton]

La Cindropetreloj reproduktiĝas sur 17 insuloj en nordorienta Pacifiko, ĉefe ĉe la marbordo de Kalifornio, sed inklude kelkajn lokojn ĉe la marbordo de nordokcidenta Meksiko. Duono de la tutmonda populacio nestumas sur la Insuloj Farajonoj ĉe San Francisco. Aliaj reproduktaj insuloj estas la 8 Kanalinsuloj de Kalifornio kaj malgranda populacio reproduktiĝas sur la Koronadoj de Meksiko. For de la reprodukta sezono oni supozas, ke ĝi estas pli amplekse distribuataj, manĝante ĉe la Kalifornia Marfluo, sed ĝi ne entreprenas longan migradon kaj ne loĝas tiom for kiom aliaj specioj de ŝtormopetreloj. Komence de aŭtuno oni povas vidi grandajn arojn en la Golfo Monterejo. Tiuj birdoj ne loĝas interne je signifa distanco escepte kiam venas ŝtormo; ekzemple registro de Kantono San Mateo estis konsiderata "nekutima" fare de sperta naturalisto.[2]

La tutmonda populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 10,000 birdoj, 8,000 el ili reproduktuloj, kaj la populacio de Farajonoj malpliiĝis je unu triono inter 1972 kaj 1992. La Cindropetrelo estis pritaksita kiel specio de konserva zorgo en Kalifornio. Ĝ estas minacata pro predado fare de la Okcidenta mevo kaj de la Kuniklostrigo, pro lumigo el fiŝkaptaj ŝipoj, enmetitaj predantoj kiaj ratoj kaj sovaĝiĝintaj katoj, kaj pro poluado. Plej el la insuloj kie ili reproduktiĝas estas ŝirmitaj de ioma grado de protektado.

Tutmonda varmiĝo kaj klimata ŝanĝo povus okazigi markatan efikon sur la Cindropetrelo. Futuraj ŝanĝoj ĉe la marbordaj akvoj de Kalifornio pro tutmonda varmiĝo povus rezulti en pli varmaj, malpli produktivaj akvoj, kio signifus, ke estos malpli da manĝo disponebla por la petreloj. Aldone, oceana acidiĝo povas rezulti en malpliiĝo de krustuloj kiuj estas predospecioj por la petreloj pro la efiko kiun troa CO2 farus sur la ovoŝelo de la animaloj. Ankaŭ eventuala marnivela leviĝo minacus kelkajn nestolokojn kiuj situantas tro proksime al akvo.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. USGS (2006)
  2. Littlejohn (1916)
  3. Benstead & Gilroy (2009)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]