Cindrotinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Cindrotinamo
Crypturellus cinereus.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Kriptureloj Crypturellus
Specio: C. cinereus
Crypturellus cinereus
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Cindrotinamo (Crypturellus cinereus), konata ankaŭ kiel Arbustara tinamo,[1] estas tipo de surgrunda birdo troviĝanta en marĉoj kaj arbaroj de malaltaj teroj en norda Sudameriko.[2] Ili havas kelkajn lokajn nomojn kiuj estis uzataj de indiĝenaj popoloj kiaj en Amazonio kie ili estas nomataj Inambu-pixuna, kaj en Parao, Brazilo, kie ili estas nomataj nambu-sujo (sujo estas malpura en la portugala). Ankaŭ tra sia etenda teritorio ili estas nomataj inhambu-preto (preto estas nigra en la portugala).[3] La Cindrotinamoj vagadis dum multaj jarcentoj. Ili estas parto de la plej aĝaj familioj de birdoj en la mondo nune kaj havas fosiliojn malkovritajn date el antaŭ dekoj da milionoj da jaroj. Ties rapidaj refleksoj ludas gravan rolon en ties kapablo por survivi.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Cindrotinamo estas monotipa specio.[2] Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[4]

Gmelin origine lokigis tiun birdon en la genro Tetrao, kiel Tetrao cinereus,[1] kio estas indikilo de ties ŝajna, sed malĝusta, proksimeco al la aliaj ĉasbirdoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Crypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[5] La termino cinereous aludas al ties koloro.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Cindrotinamo estas proksimume 29 al 32 cm longa,[1][3] kaj pezas 435 g la masklo kaj 549-602 g la ino.[1] Tiu specio estas timida, sekretema kaj soleca. Kvankam ĝi aspektas simila al aliaj surgrunde loĝantaj birdoj kiaj la koturnoj kaj la tetraoj, ĝi estas komplete nerilataj al tiuj grupoj.

Laŭkolore ĝi estas simila al la Berlepsĉa tinamo je tio ke ĝi estas malhelbruna al fulgecbruna aŭ brunecnigra. Ĝi tendencas esti iomete pli malhelbruna ol la Berlepsĉa tinamo. Tiu estas diketa birdo rekonata pro sia fumo-griza koloro kun ruĝec-brunaj krono kaj nuko.[1] La plumofinoj de la kapoflankoj estas blankaj, kio montriĝas foje.[3] Ties koloro helpas ilin kamufliĝi ĉe la medio kio faras ĝin pli malfacile detektebla al predantoj. La subaj partoj estas nur iome pli palaj ol la korpo, kaj la kruroj ŝajnas senkolore oranĝecaj al flavaj. Ili havas helkoloran okulringon.[1] Ties beko havas malhelan supran makzelon kaj flavan suban makzelon. Ĝenerale, ties beko estas tre simila al tiu de la Berlepsĉa tinamo escepte ke ĝi tendencas esti pli malgranda kaj pli maldika.[1] La inoj estas ĝenerale iomete pli grandaj ol la maskloj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Cindrotinamo estas taga animalo. Kiam ili estas timigitaj aŭ surprizitaj ili kutime forkuras tre rapide. Ties instinktoj adaptiĝis al rapida agado ĉar ili vivas surgrunde kaj devas rapide fuĝi por eviti predantojn kaj tiele ili estas rare vidataj de homoj. Ili tendencas piediri aŭ kuri pli ol flugi. Ili kapablas flugi, sed tio estas malkutime kaj mallonge. Kvankam la Cindrotinamo povas flugi nur por mallonga momento, ties flugo estas forta kaj direkta. Ili tendencas esti ĉu sole aŭ en paroj, kaj ĝenerale ne veturas en grupoj.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

La Cindrotinamo estas speciale konata ĉar ĝi estas facile aŭdebla, sed tre malfacile videbla. Ĝi havas laŭtan distingan fajfon aŭdatan ĉefe mateniĝe kaj krepuske. Ties fajfoj havas unikan tonon kaj daŭras preskaŭ du sekundojn inter ĉiu fajfo. Ties fajfoj estas ĉefe aŭdataj mateniĝe kaj krepuske, kaj estas unusilabaj. La birdo estas tre kapabla projekti sian voĉon por ŝajnigi ke ĝi venas el alia direkto tiele ke aŭdi ilin kaj trovi ties precizan lokon estas tre malfacile. La alvoko inter maskloj kaj inoj estas similaj kvankam ankoraŭ notinde diferencaj al la homa orelo. Ties spaco inter alvokoj mallongiĝas dum la tempo progresas, kaj tiele ŝajnas ke rapidiĝas laŭ frekvenco.[1]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono de la Cindrotinamo estas la tutan jaron pro la perfekta klimato kie ili loĝas; tamen estas periodo de preferata pariĝado, kiu estas aŭgusto tra oktobro, escepte en Kolombio, kie ĝi estas en junio.[1] Kiel ĉe majoritato de la tinama familio, la maskloj praktikas samtempan poliginion kaj la inoj praktikaj sinsekvan poliandrion. Por komenci pariĝadon, la maskloj kutime alvokas por allogi la inojn. Oni supozas, ke la pariĝada ritaro estas simila al tiu de alia en sia familio. Tiu pariĝa ritaro konsistas je tio ke la masklo subigas sian bruston algrunde. Dum faras tion, li etendas sian kolon antaŭen kaj levas sian postaĵon. Oni supozas, ke tio utilas duoble, por ŝajnigi ke ĝi estas pli granda kaj tiele pli alloga al inoj, kaj ke ĝi estas pli granda kaj tiele pli danĝera al aliaj maskloj.[1]

La nesto de la Cindrotinamo estas malpli nesto kaj pli ĝuste nur loko ĉe la arbara grundo, foje farita el kelkaj folioj surgrunde. Ili elektas ŝirman lokon, kutime ĉe arbo.[1] La ino demetas ĉirkaŭ du ovojn sezone. Tiuj ovoj ŝajnas salmoviolaj, kaj estas konsiderataj tre koloraj. Post tempo, la ovoj ŝanĝas koloron al malhela aŭ foje al ĉokolada.[3]

Junuloj de Cindrotinamo kapablas moviĝi post eloviĝo, eĉ preskaŭ kuri tuj post eloviĝo. Ili estas malhelbrunaj kun ruĝeca makuleteco.[1]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La manxga kutimaro de la Cindrotinamo dependas el la sezono kaj habitato kvankam ili estas ĉefe herbovoruloj, kun tre forta fokuso sur fruktoj, simile al aliaj membroj de Crypturellus. En somero ties dieto konsistas el malgrandaj fruktoj, semoj kaj malgrandaj senvertebruloj. La majoritato de senvertebruloj kiujn ili manĝas estas formikoj, talpogriloj kaj pentatomedoj.[1] Vintre ili kutime manĝas ampleksan varion de semoj aŭ beroj kolektitaj elgrunde, kun prefero al beroj de Asaio.[3] Ili estas konsiderataj profitigaj al la naturo pro insektoplago ĉar ili multe tiujn konsumas. Kiam la Cindrotinamo estas juna ĝi estas pli dependa el insektoj ol kiam ili iĝas plenkreskuloj. La Cindrotinamo ne skrapas por manĝo, sed anstataŭe rigardas sub folioj aŭ uzas sian bekon por elfosi.

Movo[redakti | redakti fonton]

La Cindrotinamo estas nemigranta specio.

Habitato[redakti | redakti fonton]

La Cindrotinamo loĝas en pluvarbaroj aŭ marĉarbaroj de malaltaj teroj, ĝis 700 m de altitudo.[6] Ili loĝas ankaŭ en sekundaraj arbaroj, kun arbustaraj areoj kun disaj arboj. Ili ankaŭ profitas el kafaj kaj kokosaj plantejoj kaj foje uzas savanon.[1] Ili preferas loĝi ĉe rojoj aŭ densaj marĉarbaroj. Ties preferata habitato estas densa kaj malhela. Ili estas abundaj, ene de supra Amazonio, ĉe varzea.[3]

Teritorio[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas indiĝena de suda Kolombio, suda Venezuelo, Surinamo, Gujano, Franca Gujano, norda kaj okcidenta Brazilo, orienta Ekvadoro, orienta Peruo, kaj norda Bolivio.[2] Ene de Brazilo, ĝi okupas La zonon de la Amazona Baseno suden al Mato Grosso kaj orienten al Parao.[3]

Konservado[redakti | redakti fonton]

La IUCN klasigas tiun tinamon kiel Malplej Zorgiga,[7] kun loĝa teritorio de 5,920,000 km².[6] Ĝi estas konsiderata la plej komuna tinamo en Surinamo, kaj estas konsiderata nekomuna en Peruo.[1] La minaco kontraŭ tiu specio estas simila al tiu de ĉiuj arbaraj birdospecioj, kaj estas senarbarigo kaj fragmentado de la restanta habitato.[1] Oni supozas, ke ĝi perdas 14.1-17% el sia habitato dum 3 generacioj.[8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 Cabot, J.; Carboneras, C.; Folch, A.; de Juanca, E.; Llimona, F.; Matheu, E. (1992). "Tinamiformes". In del Hoyo, J. Handbook of the Birds of the World. I: Ostrich to Ducks. Barcelona, Spain: Lynx Edicions.
  2. 2,0 2,1 2,2 Clements, J (2007)
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 (1993) Birds in Brazil, a Natural History. Princeton, NJ: Princeton University Press. 
  4. Davies, S. J. J. F. (2003)
  5. Gotch, A. F. (1195)
  6. 6,0 6,1 BirdLife International (2008)(a)
  7. BirdLife International   (2012).   Crypturellus cinereus.   Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.   Versio 2012.1.   Internacia Unio por la Konservo de Naturo.   Elŝutita 16a Julio 2012.
  8. Cinereous Tinamou. Alirita 2013-04-14.

Referencoj[redakti | redakti fonton]