Ciniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ciniko laŭ PIV estas

  1. origine la sinteno de la anoj de antikva sekto de filozofoj, kiuj praktikis la vivofilozofion de cinikismo (greke κυνισμός, kinismós, laŭvorte "hundeco" en la senco de "mordemo", de la vorto κύων (kíon, "hundo"), kaj
  2. senhonta maldeco, senhontego, indiferenteco kaj malŝtato por ĉia noblaĵo.

Cinika sinteno kaj korespondaj eldiroj do unuflanke en ofte konscie vunda maniero malplivalorigas aŭ ridindigas la moralajn valorojn de aliaj homoj, kaj aliflanke principe pridemandas la ĝustecon de moralaj valoroj. Cinika sinteno povas esti sekvo kaj simptomo de rezignacio. ("Cinikulo estas iu kiu havas idealojn sed kredas scii ke ili ne estos realigeblaj").

Ciniko kaj sarkasmo[redakti | redakti fonton]

Dum sarkasmo estas amara moko, ciniko estas interna sinteno kiu malaprezas centraj normojn kaj moralajn valorojn kaj konsideras ilin ridindaj. Cinikismo do estas fenomeno karaktera, kiu povas esprimiĝi per cinikaj rimarkoj, kiuj por aŭkultanto povas esti malfacile diferencigeblaj de sarkasmaj rimarkoj.

Kvankam la diferenco inter sarkasmo kaj ciniko do estas klare nomebla, tamen la du vortoj en ĉiutaga lingvouzo ofte pro malatentemo miksiĝas. Tiuj, kiuj volas retorike konscie uzi sarkasmon kaj cinikon respektive la diferencon inter ambaŭ, sekve havas la problemon ke centra aspekto de ilia - cinika aŭ sarkasma - rimarko eble ne estos komprenata de la publiko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]