Cinkledoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cinkledoj
Griza cinklo (Cinclus mexicanus)
Griza cinklo (Cinclus mexicanus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cinkledoj Cinclidae
Genro: Cinclus
Borkhausen, 1797
Specioj
  • Cinclus cinclus
  • Cinclus leucocephalus
  • Cinclus mexicanus
  • Cinclus pallasii
  • Cinclus schulzi
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Cinkledoj (Cinclidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes), subordo kantbirdoj (Passeres). En tiu familio ekzistas nur unu sola genro kun 5 specioj. Cinkledoj estas la sola familio el la paseroformaj birdoj, kiuj estas adaptitaj al la vivo ĉe tre fluantaj akvoj kaj kiuj tie elturniĝas lertege.

Ilia nutraĵo konsistas el akvo-insektoj, kiujn ili serĉas aŭ mergiĝante aŭ kurante sur la grundo de malprofundaj torentoj. Ofte oni vidas la cinklon staranta sur ŝtono meze de rivero kaj baskulanta. De tie ĝi saltas sur la akvosurfacon, turnas sin plurfoje cirkloforme kaj subite formerĝiĝas. Cinklo, naĝanta sur la akvosurfaco, unuamomente aspektas kiel birdo misfortune falinta en akvon.

Cinkledoj flugas rapide kaj rektlinie kaj plej ofte etdistance super la akvo.

Preskaŭ la tutan jaron oni povas aŭdi la birdon kanti, ankaŭ en sunaj vintrotagoj. Maskloj kaj inoj kantas krude, pepadante kaj kun trilaj kaj gratantaj sonoj. Ofte oni preteraŭdas la kantadon pro la konstanta akvomuĝado.

La cinkledoj bezonas rapide fluantan riveron aŭ rojon; kelkregione ili tamen reproduktiĝas en vilaĝoj aŭ eĉ en urboj. En la montaro oni trovis reproduktantajn parojn ĝis en la alto de 2000 m. En la vintra duonjaro ili ofte vagadas kaj tiam ili estas troveblaj ankaŭ ĉe malrapide fluantaj riveroj kaj ĉe lagoj.

Ilia granda, tegmentita elmuska nesto havas enirejon je sia flanko, kaj plej ofte estas konstruita je riverborda deklivo, sub ponto, en rokfendo aŭ en speciala nestoskatolo.

La Cinklo estas la Nacia Birdo de Norvegio.

Genroj kaj specioj laŭ taksonomia ordo[redakti | redakti fonton]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Eŭrazia cinklo, C. cinclus

Cinkloj estas malgrandaj, fortikaj, mallongvostaj, mallongflugilaj, kun fortaj gamboj. La diferencaj specioj estas ĝenerale malhelbrunaj (foje preskaŭ nigraj), aŭ brunaj kaj blankaj, escepte la Rustgorĝa cinklo, kiu estas bruna kun ruĝecbruna gorĝomakulo. La grandoj de la specioj gamas el 14 al 22 cm longe kaj el 40 al 90 g peze, kaj maskloj estas pli grandaj ol inoj. Ties mallongaj flugiloj kaŭzas zuman karakteran flugmanieron.[1][2][3]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Cinkloj troviĝas en taŭgaj habitatoj de fluanta akvo en altaj teroj de Ameriko, Eŭropo kaj Azio. En Afriko ili troviĝas nur en la Atlasa Montaro de Maroko. Ili loĝas la bordojn de altaj rapidaj riveroj aŭ torentoj de malvarma, klara akvo, sed for de la reprodukta sezono, ili povas viziti lagobordojn kaj marbordojn.[2]

Adaptado[redakti | redakti fonton]

Malkiel multaj akvobirdoj, cinkloj estas ĝenerale similaj laŭ formo al multaj terbirdoj (ekzemple ili ne havas retajn piedojn), sed ili havas kelkan morfologian kaj fiziologian adaptadon al la akvaj kutimoj. La flugiloj estas relative mallongaj sed forte muskolaj, permesante ilin uzi tiujn kiel naĝiloj subakve. Ili havas densan plumaron kaj povan oleoglandon por akvoprotekti siajn plumojn. La okuloj havas bone disvolvigitajn fokusmuskolojn kiuj povas ŝanĝi la kurbecon de la lenso por plibonigi sian subakvan vidkapablon.[4] Ili havas nazŝtopilojn por eviti ke la akvo eniru siajn naztruojn. La sango havas altan koncentrigon de hemoglobino, permesante pli grandan kapablon stoki oksigenon ol al terbirdoj, kaj permesante ilin resti subakve dum almenaŭ 30 sekundoj.[2]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Cinkloj manĝas etajn animalojn predatajn en kaj laŭlonge de bordoj de freŝakvaj rojoj kaj riveroj. Illi ripozas sur rokoj kaj manĝas borde de akvo, sed ili ofte firmiĝas sur roke kaj piediras parte aŭ tute merĝitaj. Ili tiam serĉas subakve predojn inter kaj sub ŝtonoj kaj restaĵoj; ili povas ankaŭ naĝi per siaj flugiloj. La du sudamerikaj specioj naĝas kaj plonĝas malpli ofte ol la tri nordaj specioj.[5] La predaĵo konsistas ĉefe el senvertebruloj kiaj nimfojlarvoj de Efemeroj, Simuliedoj, Plekopteroj kaj Trikopteroj, tiel kiel etaj fiŝovoj. Ili manĝas ankaŭ moluskojn kaj krustulojn, ĉefe vintre kiam insektolarvoj estas malpli disponeblaj.[2]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Reproduktaj teritorioj estas konsiderataj de paroj de cinkloj laŭlonge de taŭgaj riveroj kaj defenditaj kontraŭ entrudoj de aliaj cinkloj. Ene de la teritorio la paro devas havi bonan nestolokon kaj ripozejojn, sed la ĉefa faktoro por la longo de la teritorio estas la disponeblo de sufiĉa manĝo por ili kaj ties idaroj. Sekve la longo de teritorio povas varii el ĉirkaŭ 300 m ĝis 2500 m.[2]

Cinklonestoj estas kutime grandaj, rondaj, kupolaj strukturoj faritaj el musko, kun interna taso el herberoj kaj radiketoj kaj flanka enirtruo. Ili estas ofte konstruitaj en fermitaj spacoj super, aŭ ĉe, fluanta akvo. La loko povas esti bordo, fendo aŭ sub tubo aŭ ponto. Arbolokoj estas raraj.[2]

La kutima ovodemetado de la tri nordaj cinklospecioj estas de 4-5 ovoj; tiu de la sudaj specioj ne estas bone konata, kvankam indicoj sugestas ke tiu de la Rustgorĝa cinklo estas de 2 ovoj.[6] La kovado daŭras 16-17 tagojn kaj la zorgo de la idaro faras nur la ino dum la venontaj 12-13 tagoj. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn dum ĉirkaŭ 20-24 tagoj. Cinklidoj kutime sendependiĝas de la gepatroj du semajnojn post elnestiĝo. Cinkloj povas fari duan ovodemetadon, se tion permesas la kondiĉoj.[2]

Komunikado[redakti | redakti fonton]

La alvokoj de cinkloj estas laŭtaj kaj altatonaj, similaj al alvokoj fare de aliaj birdoj de rapidaj riveroj; la sonfrekvenco varias ene de mallarĝa gamo de 4.0-6.5 kHz, super la frekvenco de la torento de <2 kHz.[7] Cinkloj komunikiĝas ankaŭ pervide per sia karakteraj movoj por subiĝi aŭ kliniĝi, krom per rapida palpebrumado por montri siajn palajn suprajn palpebrojn kiel serio de blankaj ekbriloj dum pariĝadaj kaj minacaj ceremonioj.[4][8]

Konservado[redakti | redakti fonton]

Cinkloj komplete dependas el rapidfluantaj riveroj kun klara akvo, atingebla manĝo kaj sekuraj nestolokoj. Ili povas esti minacataj de io ajn kiu damaĝus tiujn necesojn kia akvopoluado, acidiĝo kaj malklariĝo kaŭzita de erozio. Riverregulado pro kreado de akvobaraĵoj kaj akvorezervujoj, krom riverkanalizado, povus degradi kaj detrui la habitaton de cinkloj.[2]

Cinkloj estas foje ĉasataj aŭ persekutataj de homoj pro diversaj kialoj. La raso de Cipro de la Cinklo estas formortinta. En la Atlasa Montaro oni supozas, ke cinkloj estas afrodiziigaĵo. En areoj de Skotio kaj Germanio, ĝis la komenco de la 20a jarcento, oni pagis stipendiojn por mortigi cinklojn pro miskomprenata koncepto ke ili damaĝas fiŝarojn per predado de ovoj kaj idoj de Salmonedoj.[2]

Spite minacoj al lokaj populacioj, la konservostatuso de plej parto de cinklospecioj estas konsiderata kiel Malplej Zorgiga. La ununura escepto, la Rustgorĝa cinklo, estas klasita kiel vundebla pro ties malgranda, fragmentata kaj malpliiĝanta populacio kiu estas minacata, ĉefe en Argentinio, pro ŝanĝoj en riverkontrolado.[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Whistler, Hugh. (2007). Popular Handbook of Indian Birds. British Museum Natural History: Londono. 4a eldono. ISBN 1-4067-4576-6
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 2,8 Tyler, Stephanie J.; & Ormerod, Stephen J. (1994). The Dippers. Poyser: London. ISBN 0-85661-093-3
  3. Robbins, C.S.; Bruun, B.; & Zim, H.S. (1966). Birds of North America. Western Publishing Company: New York.
  4. 4,0 4,1 Goodge, W.R. (1960). “Adaptations for amphibious vision in the Dipper (Cinclus mexicanus)”, J. Morphol. 107, p. 79–91. doi:10.1002/jmor.1051070106. 
  5. Tyler, S.J. (1994). “The Yungas of Argentina: in search of Rufous-throated Dippers Cinclus schulzi)”, Cotinga 2, p. 38–41. 
  6. (1986) “First description of the nest and eggs of the Red-throated Dipper in northwestern Argentina”, Gerfaut 76, p. 63–66. 
  7. Martens, J. kaj Geduldig, G. "Acoustic adaptations of birds living close to Himalayan torrents", Proc. Int. 100 DO-G Meeting, paĝoj 123-131, Current Topics Avian Biol. 1990, Bonn
  8. Creutz, G. (1966). Die Wasseramsel. A. Ziensen: Wittenburg Lutherstadt.
  9. BirdLife International (2007) Species factsheet: Cinclus schulzi. Arkivigite je 2009-01-02 per la retarkivo Wayback Machine Elŝutita el http://www.birdlife.org en 14/3/2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]