Cio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pri la aliaj signifoj de CIO rigardu en CIO.

Cio(esperante: ĉinesko) estas grava formo de la ĉina poezio, naskiĝinta dum la dinastio Tang, kaj kiu plej floradis dum la dinastio Song. Sed ĝi estas ĉiam flegita nun, kaj esperantistoj ekprovas ĝin de kelkaj jaroj.

Cio estas origine poemoj por kanti, origine kantitaj de kantistinoj aŭ dancistinoj; ili estis verkitaj por esti kantataj sur konataj popolaj (kaj popularaj) melodioj, ofte devenaj el Centra Azio. Tial ties versoj devis strete sekvi rigorajn longecon, ritmon kaj ankaŭ, aparte grava en la ĉina lingvo skemo de tonoj, kaj ankaŭ rimi. Iom post iom la melodioj forgesiĝis, sed la formoj restis, kun ĉiaj siaj devigoj. Ekzistas pr. 800 da tiaj malsamaj formoj, kaj kompreneble iliaj nomoj estas la nomoj de la iam famaj kanzonoj kies melodio ili estis.

Ekzemple[redakti | redakti fonton]

Cioj laŭ melodio de "La ĝojo sinrevidi"[redakti | redakti fonton]

Ili konsistas el sep versoj de 6,3,9,3,3,3,9 silaboj , kun rimaranĝo aaabbaa. Jen ĉinlingva ekzemplo de tiu, el Li Ju:

Wōu yēn tŏu chǎng sī leōu
Yŭe jōu keōu
Tsǐ mŏ wōu t’ōng chēn yuǎn, sŏ ts’īng ts’ieōu
Tsiěn pŏu touǎn
Li houān louǎn
Chě lī tch’eōu
Piě chě yi pān tsēu wei, tsǎi sīn t’eōu.

t.e.

Silentula solecula mi surŝtupas al okcidenta altano
Falĉileta 'stas luno
Profunkorte mez paŭlovnioj solecŝlosas min aŭtuno
Penso : netranĉebla faden’
Kiel maltaŭzi ĝin !
Disiĝodoloro
Strange bongustas vi en la koro

Cioj laŭ melodio de Tjaŭŝjaŭling[redakti | redakti fonton]

Ili konsistas el ok versoj de 2,2,6,6,6,2,2,6 silaboj, kun rimaranĝo aaabbccc. La dua verso ripetas la unuan kaj la sepa la sesan. La sesa verso devas esti son-alterne konsista laŭ la lastaj du silaboj de la kvina verso (ekzemple en E-o: diri - ridi)

  • origine esperantligvaj ekzemploj
    • de Lu Jixin
Frapo,
Frapo
Plonĝas al la kapo
Ankaŭ sorta jugo
Ne kliniĝu l’nuko
Konu,
Konu
Ĝustas nia voj’ nu !
    • de Guozhu
Kara, kara
amatin’ florjara!
Lip’ ĉe lip’ intimi,
dum kor’ ĉe kor’ rimi.
Miri, miri,
kio pli inspiri?

Cioj laŭ melodio de Ĉajtoŭfeng[redakti | redakti fonton]

Ili konsistas el du strofoj po ok versoj de 3,3,7,3,3,4,4,3 silaboj, kun rimaranĝo aaabbcbb, kaj la lasta verso de strofo devas esti tri samaj silaboj.

    • de Lily

Seksa Tiklado

dezira
aspira
al kuniĝo altira
ŝi kaj li
li kaj ŝi
kune ludis
kun energi’
kri’, kri’, kri’
enira
eltira
en vojaĝ’ ĝem-delira
mi kaj vi
vi kaj mi
plena je ĝoj’
longa ebri’
ni, ni, ni


Cioj laŭ melodio de Rumengling[redakti | redakti fonton]

Ili konsistas el sep versoj de 6,6,5,6,2,2,6 silaboj, kun rimaranĝo aabaaaa, kaj la sesa verso ripetas la kvinan.

Cioj laŭ melodio de Ĉangŝjangsi[redakti | redakti fonton]

Ili konsistas el du strofoj po kvar versoj de 3,37,5 silaboj, kun rimaranĝo aaaa.

Cioj laŭ melodio de Cajsangzi[redakti | redakti fonton]

Ili konsistas el du strofoj po kvar versoj de 7,4,4,7 silaboj ĉiu, kun rimaranĝo abbb, cbbb

Cioj laŭ melodio de Jumejren[redakti | redakti fonton]

Ili konsistas el du strofoj po kvar versoj de 7,5,7,9 silaboj, kun rimaranĝo aabb ccdd.

Cioj laŭ melodio Sopir-al-sudo[redakti | redakti fonton]

Ili konsistas el kvin versoj de 3,5,7,7,5 silaoj, kun rimaranĝo xa xa a (x=sen rimo)


kaj, fine, la plej mallonga (eĉ pli mallonga ol japanaj Hajkoj):

Cioj laŭ la melodio de Dekses-silabo[redakti | redakti fonton]

Ili konsistas el kvar versoj de 1,7,3,5 silaboj, kun rimaranĝo aaba.

Esperantlingva ekzemplo (de R. Platteau):

Sur
Neĝa pad' via fot-spur'
Ĝemigas
Vin ne tuŝi sur.

Esperanto-kulturo[redakti | redakti fonton]

De 1985 unu, poste pluraj ĉinaj esperantistoj provis verki Esperantlingvajn poemojn laŭ tiuj formoj, spite la pli grandan malfacilecon: la ĉina lingvo pli densas kaj en la longoj de vortoj kaj en la stilo de poezia esprimo, do tiom mallongaj versoj pli penige postulas al la Esperantlingva verkanto. Tamen altkvalitaj poemoj estis verkitaj tiel. Nun ankaŭ kelkaj ne ĉinaj esperantistoj provas sin en tiuj formoj arigitaj sub la kolektiva termino "ĉineskoj".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Noto: se vi ne povas elŝuti la dosierojn, tio estas kaŭzita de la ligiloj, en kiuj 's-x' aŭtomate fariĝas 'ŝ'. Ŝanĝu 'ŝ' al 's-x(sen streketo)' en la ligiloj, kaj vi sukcesos ilin elŝuti.