Cipi Livni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cipora Livni

Cipora „Cipi“ LIVNI (hebree ציפי לבני, angla transskriba formo Tzipi Livni; 5-an de julio 1958 en Tel Aviv; la antaŭnomo ofta mallongigita kiel Cipi) estas israela politikistino kaj prezidantino de la Kadima-partio. Ekde septembro 2008 ŝi estas ĉefministro de Israelo.

Biografio kaj politika kariero

Livni estas filino de Eitan Livni – iama membro de Irgun, Likud-parlamentano – kaj Sara Rosenberg. Ŝi servis kiel leŭtenanto en la israela armeo kaj laboris ekde 1980 ĝis 1984 por sekretservo Mosad. Livni studis juron en la Universitato Bar-Ilan kaj specialiĝis je publika kaj merkata juro kiel advokatino.

Li estis elektita en jaro 2000 kiel Likud-membro al la israela parlamento kaj laboris en diversaj registaraj oficoj. Ŝi estis inter alie ministro pri regiona kunlaboro, pri agrikulturo, pri enmigrado, pri justico (ekde 2005). Ŝi apogis forlason de la Gaza-strio kaj apartenis al la „kolombofrakcio“ ene de la Likud-partio. En novembro de 2005, Livni sekvis malmembriĝon de Ariel Ŝaron el la Likud kaj membriĝon en la nova partio Kadima.

Post repaŝo de Silvan Ŝalom en januaro de 2006, ŝi estis nomumita al eksterafera ministro – kiel dua virino post Golda Meir –, sed ŝi retenis ankaŭ sian poston pri justico kaj enmigrado. Ŝi ankaŭ surprenis la Ministerion pri Integriĝo.

Post malsaniĝo de Ariel Ŝaron, ŝi ekapogis Ehud Olmert kiel gvidanton de Kadima. Ĉe la antaŭtempaj parlamentaj elektoj Livni lokiĝis sur tria loko de la Kadima-listo. Livni estis la unua kabineta membro, kiu diferencigis atakojn de palestinaj aktivistoj je soldatoj kaj je nesoldatoj.

Ŝi estis kelkajn monatoj denover justicministro, ĝis februaro de 2007. Ŝi estis elektita al prezidanto de Kadima la 17-an de septembro 2008 kontraŭ Ŝaul Mofaz.

Livni vivas en Tel Aviv, estas geedziĝinta kaj havas du infanojn.