Cipra silvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cipra silvio
Cipra silvio
Cipra silvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Sylvia
Specio: S. melanothorax'
Sylvia melanothorax
(Tristram, 1872, En-Gedi, Palestino)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Sur monbileto

La Cipra silvio, Sylvia melanothorax, estas specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylviasilvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj. Tiu reproduktiĝas en Cipro, kio nomigas la specion en multaj lingvoj. Tiu malgranda paserina birdo estas mallongdistanca migranto, kaj vintrumas en Israelo, Palestino, Jordanio kaj Egiptio.

Kiel plej parto de la silvioj, ankaŭ tiu havas distingajn masklan kaj inan plumarojn. La maskla plenkreskulo estas malgranda silvio (13-14 cm longa, 10-11 g peza, kun enverguro de 15-18 cm) kun griza dorso, nigra kapo (sed griza nuko), blankaj subvangaj strioj ("mustaĉoj") ne tiom markataj kiom tiuj de la Blankagorĝa silvio kaj de la Barbstria silvio sed pli svagaj aŭ ampleksaj strizonoj, kaj, unike inter tipaj silvioj, subaj partoj tre skvamecaj je nigro, kio nomigas la specion en la latina scienca nomo kie melanothorax devenas de du radikoj el la antikva greka signife “kun nigra brusto”. En la nigra vizaĝo ege rimarkindas la okulo kun flaveca iriso kaj ruĝa okulringo. La ino estas ĉefe griza supre, kun pli griza kapo kaj blankeca sube kun helaj punktetoj; temas pri kazo de seksa duformismo. La specio estas simila al la Sardia silvio kun kies inoj tiuj inoj povas esti konfuzataj escepte pro pli hela gorĝo kaj suba punktado. La kanto de la Cipra silvio estas rapida kaj sonoreca, kaj simila al tiu de la Sardia silvio.

Kunekun la Nigragorĝa silvio ĝi formas superspecion kun malhelaj gorĝoj, blankaj vangostrioj kaj helaj vostobordoj. Tio krome rilatas al la specioj de la Mediteraneo kaj Mezoriento de la genro Sylvia kiuj havas nudan okulringon, nome la Barbstria silvio, Sardia silvio kaj la Tamariksilvio. Ambaŭ grupoj havas blankan barbareon, sed tiu povas ne formi klaran strion ĉe la lasta grupo; super tio blanka, la kapoj de la maskloj estas uniforme malhelaj.(Helbig 2001, Jønsson & Fjeldså 2006)

Tiu estas birdo de seka malferma kamparo, ofte ĉe montetaj deklivoj, kun arbustoj por nestumado. La nesto estas konstruita en malalta arbusto aŭ ulekso; la ino demetas 3-5 ovojn. Kiel plej parto de silvioj, ankaŭ tiu estas insektovora, sed manĝas ankaŭ berojn.

Tiu specio, kiel simbolo de la insulo Cipro, aperis en poŝtmarkoj de ambaŭ ŝtatoj cipraj nome la agnoskata kaj la turka disigaĵo kaj en monbiletoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife Internationa, 2004, 52836, Sylvia melanothorax, 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga
  • Helbig, A. J. (2001): Phylogeny and biogeography of the genus Sylvia. In: Shirihai, Hadoram: Sylvia warblers: 24-29. Princeton University Press, Princeton, N.J. ISBN 0-691-08833-0
  • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zoologica Scripta 35(2): 149–186. COI::10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)