Ciprian Porumbescu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ciprian Porumbescu
Bazaj informoj
Naskonomo Ciprian Golembiovski
Naskiĝo 14-an de oktobro 1853 (1853-10-14)
en Shepit, Duklando Bukovino,  Aŭstra imperio
Morto 6-an de junio 1883 (1883-06-06) (29-jaraĝa)
en Ciprian Porumbescu, Duklando Bukovino,  Aŭstrio-Hungario
Ĝenroj romantikismo
Profesio komponisto
Persona informo
Naskonomo Ciprian Golembiowski
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioAŭstra imperio
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno
Familio
Patro Iraclie Porumbescu
Okupo
Okupo komponistodirigento • muzikologo • violonisto
Verkoj Nacia himno de Albanio
Trei culori
Pe-al nostru steag e scris Unire
vdr

Ciprian Porumbescu [ĉipriAN porumBESku]; naskonomo Ciprian Golembiovski (naskiĝinta la 14-an de oktobro 1853, en Șipotele Sucevei - nun Ŝepit en la ĉernivca provinco; mortinta la 6-an de junio 1883, en Stupca - nun Ciprian Porumbescu en la distrikto Suceava) estis rumana komponisto, dirigento kaj violonisto. En sia epoko li apartenis al la plej elstaraj komponistoj; inter liaj famaj verkoj troviĝas Crai nou, Trei culori, Kanto por la 1-a de majo, Balado por violono kaj piano kaj Serenado. Krome li komponis melodion por Pe-al nostru steag e scris Unire, kiu estas uzata por la nacia himno de Albanio, Hymni i Flamurit.