Cipriano Biyehima Kihangire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cipriano Biyehima Kihangire
Persona informo
NomoCipriano Biyehima Kihangire
Dato de naskiĝo19-a de marto 1918
NaskiĝlokoHoima
Dato de morto1-a de novembro 1990
MortolokoGulu
Aĝo je morto72
Okupoj kaj profesioj
Okupoepiskopo
Geografio
ŜtatoUganda
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Cipriano Biyehima Kihangire (naskiĝis la 19-an de marto 1918 en Hoima, mortis la 1-an de novembro 1990 en Gulu) estis Uganda episkopo

Li estis uganda pastro, kaj emerita episkopo de Gulu (Ugando) ekde la jaro 1988.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en Hoima en 1918, Cyprien Kihangire estis ordenita pastro la 17-an de februaro 1951 kaj la 12-an de novembro 1962 li estis nomita titulara episkopo de Maura kaj vic-episkopo de Gulu.

Li estis konsekrita fare de kardinalo Guido del Mestri la postan 24-an de marto. La 20-an de januaro 1964 li krome ricevis la oficon de unua milita ordenito por Ugando, kiun li konservis ĝis 1985. Li ankaŭ partoprenis kiel koncilia Patro al sesioj 2, 3 kaj 4 de la Dua Vatikana Koncilio.

Promociita unua episkopo de Hoima, lia naskiĝurbo, la 9-an de aŭgusto 1965, li fariĝis episkopo de Gulu la 19-an de decembro 1968. Dum lia ministerio en Gulu, li gastigis en sia lando Pastron Vittorio Pastori kaj kun li kunlaboris dum multaj jaroj. Li estis unu el tiuj, kiuj plej aktive helpis la malriĉajn popolojn de la regiono de Karamoja.

Li demisiis de sia episkopa sidejo pro malbona sanstato la 9-an de januaro 1988, kaj mortis la 1-an de novembro 1990.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]