Cirák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Cirák (cirAk) estas freŝa vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono Kapuvár. Laŭ la legendo Dániel Cziráky (cirAki) heroe defendis la reĝon. Tial li ricevis bienon en Cirák kaj en Dénesfa.

La komunumo situas for de fervojo, ĉefvojo kaj rivero.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1921 eksreĝo Karlo la 4-a Habsburg apud la vilaĝo flugmaŝine descendis por reakiri la potencon. La puĉo fiaskis, sed kie la flugmaŝino tuŝis la teron, estas tie memorkapelo.

En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. En 1951 kolĥozo pri Pli Bona Stato formiĝis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo havas romkatolikan preĝejon omaĝe al Sankta Miĥaelo.