Ciraĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malfermita ladskatolo de ciraĵo montrante la supran malfermilon.

Ciraĵo (aŭ ŝuciraĵo), estas vakseca pasto, kremo aŭ likvido uzata por poluri, briligi kaj purigi ledajn ŝuojnbotojn por pludaŭrigi la vivon de piedvesto, kaj restaŭri, pluteni kaj plibonigi ties aspekton.

Variaj substancoj estis uzitaj kiel ciraĵoj dum centoj da jaroj, starte el naturaj substancoj kiaj vakso kaj sebo. Modernaj ŝuciraĵaj formuloj estis enkondunkitaj komence de la 20a jarcento kaj multaj el tiuj originaj formuloj estas ankoraŭ uzataj nune. Aktuale, ŝuciraĵoj estas kutime faritaj el mikso de naturaj kaj sintezaj materialoj.