Circus Maximus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de Romo kun Circus Maximus

Circus Maximus [cirkus maksimus] estis antikva areno kaj amuzigejo en Romo. Ĝi situas en la valo inter la montetoj de Aventinus kaj Palatinus, apud la vojo Via del Circo Massimo. Circus Maximus estis la unua kaj la plej granda areno de Romo, sed ekzistis pluaj gravaj cirkusoj kiel Circus Flaminius kaj Maxentius Circus.

Tie okazis daŭre ludoj, konkuroj ekde la 4-a jarcento a.K. ĝis 549.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝin uzis unuafoje la etruskaj reĝoj de Romo por publikaj konkuroj kaj amuzigo. La unuaj ludoj havis la nomon Romaj ludoj (Ludi Romani) kaj estas dankeblaj al la unua etruska reĝo de Romo, Tarquinius Priscus. Ekde la 2-a jarcento a.K., la Circus hejmigis la ludojn kaj festivalojn, inspirataj de grekoj.

Ĉar la loĝantaro kaj internaĵo kreskis, Julius Caesar pligrandigis la Cirkon en 50 a.K., tiel la Circus Maximus iĝis 600 metrojn longa kaj 225 metrojn larĝa, kun 150.000 sidlokoj. La diversaj samepokaj verkoj kalkulas la akcepteblajn spektantojn (kun la staraj lokoj) je 250.000-300.000.

En 81, la Senato konstruigis triumfarkon je estimo al romia imperiestro Titus en la orienta fino de la Circus. Imperiestro Titus Flavius Domitianus interligis la palacon sur la Palatinus al la Circus, por pli facile atingi la tie okazantajn konkurojn. Imperiestro Marcus Ulpius Traianus pligrandigis ĝin kun pluaj 500 sidlokoj.

La egiptan obeliskon – starigitan de Augustus – en la 16-a jarcento papo Siksto la 5-a alilokigis sur Piazza del Popolo. La obelisko de Konstantino la 2-a (konstruita en la 4-a jarcento) ornamas Piazza di San Giovanni di Laterano.

La arkeologiaj fosadoj komenciĝis en la 19-a jarcento kun parta rekonstruigo, sed la tuta elfosado, esploro ne okazis ĝis nun.

Aranĝoj en la Circus Maximus[redakti | redakti fonton]

Sur la spektoteraso, la spektantoj povis ĝui la ĉarajn konkursojn, konkurojn de la atletoj, la aranĝitajn marbatalojn, batalon de bestoj.

Meze de la areno dividis la ludejon je du partoj muro nomata spina, sur kiu estis sep ovoformaj objektoj. Oni mezuris per tiuj la turnirojn. Poste servis por tio bronzaj delfenoj.

Ruinoj de la areno[redakti | redakti fonton]

El la Circus Maximus postrestis ĉefe la herbokovrita ĉara kurejo, kelkaj pordoj, sed malaperis grandparte la sidlokoj, oni uzis ilin verŝajne por lokaj konstruadoj.

Oni hodiaŭ aranĝas koncertojn en la kurejo.