Ciriako kaj Paŭla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ciriaco kaj Paŭla)
Sankta
Ciriako kaj Paŭla
Bildo de sankta Ciriako kaj sankta Paŭla en la Preĝejo de la Sanktaj Martiroj, Malago
Bildo de sankta Ciriako kaj sankta Paŭla
en la Preĝejo de la Sanktaj Martiroj, Malago
Persona informo
Morto 18-a de junio 303
en Tremeta (Tunizio) aŭ Malago (Hispanio)
Sanktulo
Honorata en romkatolika eklezio
Ĉefsanktejo Preĝejo de la Sanktaj Martiroj, Malago
Festotago 18-a de junio
Patroneco Malago
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ciriako kaj Paŭla, honoritaj kiel sanktuloj de la Katolika Eklezio, estis du junuloj martirigitaj sub Diokleciano en Afriko (nuntempa Tunizio), aŭ en Hispanio;[1] ili estas patronoj de la urbo Malago.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La informoj pri la vivo de tiuj du junuloj estas malabundaj kaj malsimpligitaj de iuj kontraŭdiroj en la plej antikvaj fontoj. Estas tamen interkonsento pri la morto per ŝtonumado, la juna aĝo de la du martiroj kaj la tempo (dum la persekutado de Diokleciano).

La hispana tradicio[redakti | redakti fonton]

Laŭ pluraj fontoj, inter kiuj la Martirologio de Usuardo (9-a jarcento),[2] la du junuloj apartenis al la kristana komunumo de la urbo de Malaga, kiu prosperis sub la sankta episkopo Patricio (ne konfuzenda kun la samnoma irlanda sanktulo). Dum la persekuto de Diokleciano, la du rifuzis adori paganajn diojn, kaj ili estis sekve ŝtonmortigitaj la 18-an de junio de la jaro 303, ligitaj al du arboj apud la bordo de la rivero Guadalmedina en la ĉirkaŭaĵo de Malago.

La afrika tradicio[redakti | redakti fonton]

Alia manuskripto de la deka jarcento raportas detale la pasion de la sanktuloj Ciriako kaj Paŭla, la lasta ne ankoraŭ dekokjara, asertante tamen ke la faktoj okazis en du malsamaj urbetoj de nuntempa Tunizio (unu kie ili loĝis, kaj la alia, Tremeta, kie ili estis ŝtonmortigitaj).

La nuna Martirologio ĉe la retejo de la Vatikano[3] akceptas tiun tradicion ĉar pri la dato de la 18-a de junio estas skribite: En Afriko, memoraĵo de la Sanktuloj Ciriako kaj Paŭla, martiroj.

Eblas ke la korpoj de la du martiroj estis transportitaj jam en antikvaj tempoj de norda Afriko al suda Hispanio.

Kulto[redakti | redakti fonton]

La tiel-nomitaj katolikaj Reĝoj, rekonkerintaj en 1487 la urbon Malagon, forpreninte ĝin de la islamana reĝlando de Granada, donis komencon al la konstruo de preĝejo dediĉita al sankta Ciriako kaj sankta Paŭla (la Preĝejo de la Sanktaj Martiroj), kaj post tri jaroj, en 1490, proklamis ilin patronoj de la urbo.

La du junaj martiroj ankoraŭ estas honorataj kiel patronaj sanktuloj de Malago.[4][5]

Notoj kaj bibliografio[redakti | redakti fonton]

  1. G.M.Fusconi (2014). Santi Ciriaco e Paola (itale). Santi, Beati e Testimoni. Alirita 2017-06-24.
  2. Usuardus Sangermanensis. [9-a jarcento] (1877) J.B.Sollerius: Usuardi Martyrologium 2 (latine), p. 80 (167–168). “In Hispaniis, civitate Malaca, sanctorum martyrum Cyriaci et Paulae virginis, qui post multa tormenta sibi allata, lapidibus obruti, inter saxa animas coelo reddiderunt.”.
  3. Martirologio (itale). Vatikano. Alirita 2017-06-18.
  4. San Ciriaco y Santa Paula, mártires y patronos de la ciudad (hispane). Diocezo de Malago. Alirita 2017-06-18.
  5. Patronos de Málaga - Real y Piadosa Congregación en honor de Ciríaco y Paula, Santos Patronos de Málaga (hispane). Arkivita el la originalo je 2017-06-08. Alirita 2017-06-18.