Cirkelo (konstelacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cirkelo
konstelacio 
Latina nomo Circinus
(genitiva Circini)
Mallongigo Cir
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
CentaŭroMuŝoParadizeoSuda TrianguloOrtiloLupo 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 13h 30m 0s ... 15h 20m 0s
Deklinacio -70° 0' 0" ... -55° 0' 0"
Areo 93 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 85
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 0
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 3,2
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -90° ... 35°
Latitudoj de plena videbleco -90° ... 20°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Junio
Historio
Unua priskribo Nicolas Louis de Lacaille
Jaro de unua priskribo 1763
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
vdr

La Cirkelo (latine Circinus) estas unu el la 88 konstelacioj el kiuj konsistas la tera ĉielo, laŭ la oficiala divido de la Internacia Astronomia Unio. Temas pri malgranda konstelacio, videbla el la suda duonsfero.

Ĝia enkonduko estis oficialigita en la 18-a jarcento de la franca astronomo Nicolas Louis de Lacaille, kaj ĝia nomo devenas el la latina vorto kiu signifas cirkelo.

En la majstroverko Uranometria, de Johann Bayer, la Cirkelo ne aperas, ĉar tiam la konstelacio ankoraŭ ne estis kreita.

La Cirkelo situas inter la malgranda, sed facile rekonebla konstelacio Suda Triangulo, unuflanke, kaj la du steloj, kiuj reprezentas la piedon de la Centaŭro (Alfa Centauri kaj Hadar), aliflanke.

La konstelacio enhavas sufiĉe brilan parton de la Lakta Vojo, sed ne abundas je brilaj steloj aŭ notindaj objektoj; ĝia ĉefa stelo, Alpha Circini, havas magnitudon 3,2 kaj ne elstaras pro proksimeco al Alfa Centauri, kiu situas iom pli norde. Tamen, la manko de brilantaj steloj ja estas per si mem bona maniero rekoni la konstelacion en la nokta ĉielo.

Notindaj astroj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj steloj en la konstelacio Cirkelo estas la jenaj:

  • Alfa Circini estas duopa stelo, kies ĉefstelo estas la plej brila astro en la konstelacio. Ĝi situas 53 lumjarojn de la sunsistemo, kaj la malĉefa stelo, kiu posedas magnitudon 8,6, videblas nur per teleskopo. Alfa Circini estas la nura duopa stelo en la konstelacio Cirkelo kiu videblas ankaŭ per malprofesiaj observiloj - la du astroj apartiĝas je 16".
  • Beta Circini estas blanka stelo, kiu posedas magnitudon 4,07 kaj situas 97 lumjarojn de la sunsistemo.
  • Gamma Circini estas blua giganto, kiu posedas magnitudon 4,48 kaj situas 509 lumjarojn de la sunsistemo.

Kadre de variantaj steloj, menciindas kelkaj cefeidoj. La plej elstara estas AX Circini, kies magniudo varias inter 5 kaj 6, dum periodo iom pli granda ol 5 tagoj; ankaŭ AV Circini estas cefeido, sed iom malpli brila (8-a magnitudo).

Theta Circini estas neregula varianta stelo, kies magnitudo oscilas je dekonoj da magnitudo, videble nudokule.