Cirklo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Cirklo

En geometrio, cirklo estas aro de ĉiuj punktoj en ebeno ĉe fiksa distanco (la radiuso) de fiksa punkto (la centro).

En xy-a koordinatsistemo, la cirklo kun centro (x0,y0) kaj radio r estas la aro de ĉiuj punktoj (x,y) tiel ke

(x - x_0)^2 + (y - y_0)^2 = r^2 \,
  • Periferio de cirklo:  O = 2 \pi r \,
  • Areo de cirklo:  S = \pi r^2 \,

Cirklo estas 1-dimensia fermita dukto.

Cirklo estas speco de koniko; ĝi estas rigardebla kiel elipso kies fokusoj estas kunfanditaj kun la centro de la cirklo. La granda kaj la malgranda duonaksoj havas la saman longon, la discentreco, \boldsymbol{\epsilon}, = 0. Ĝi estas la intersekcio inter ebeno kaj rivolua konuso kies akso estas orta al la ebeno.

[redakti] Difinoj

  • Ĥordo: rekta segmento, kiu kunligas du punktojn de cirklo.
  • Arko: segmento de cirklo limita de du punktoj.
  • Radiuso: rekta segmento kiu kunligas la centron al punkto de la cirklo
  • Diametro: rekta segmento kiu trapasas la cirklan centron kaj kunligas du punktojn de la cirklo.
  • Disko: regiono en ebeno enhavata ene de cirklo.
  • Cirkla sektoro: parto de disko du radiusoj strekoj kaj arko.
  • Centra angulo: angulo kies vertico estas la cirkla centro; aŭ angulo inter du radiusoj.
  • Cirkonferenca angulo: angulo kies vertico estas unu punkto de la cirklo.

[redakti] Vidu ankaŭ

Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo.
Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Eble ĉi tiu ŝablono estas tro ĝenerala. Bonvolu konsideri aldonante plian parametron kategoriigante la ĝermon.