Cirklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cirklo

En geometrio, cirklo estas aro de ĉiuj punktoj en ebeno ĉe fiksa distanco (la radiuso) de fiksa punkto (la centro).

En xy-a koordinatsistemo, la cirklo kun centro (x0,y0) kaj radio r estas la aro de ĉiuj punktoj (x,y) tiel ke

  • Periferio de cirklo:
  • Areo de cirklo:

Cirklo estas 1-dimensia fermita dukto.

Cirklo estas speco de koniko; ĝi estas rigardebla kiel elipso kies fokusoj estas kunfanditaj kun la centro de la cirklo. La granda kaj la malgranda duonaksoj havas la saman longon, la discentreco, , = 0. Ĝi estas la intersekcio inter ebeno kaj rivolua konuso kies akso estas orta al la ebeno.

Difinoj

  • Ĥordo: rekta segmento, kiu kunligas du punktojn de cirklo.
  • Arko: segmento de cirklo limita de du punktoj.
  • Radiuso: rekta segmento kiu kunligas la centron al punkto de la cirklo
  • Diametro: rekta segmento kiu trapasas la cirklan centron kaj kunligas du punktojn de la cirklo.
  • Disko: regiono en ebeno enhavata ene de cirklo.
  • Cirkla sektoro: parto de disko du radiusoj strekoj kaj arko.
  • Centra angulo: angulo kies vertico estas la cirkla centro; aŭ angulo inter du radiusoj.
  • Cirkonferenca angulo: angulo kies vertico estas unu punkto de la cirklo.

Vidu ankaŭ