Cirokumuluso
El Vikipedio
Cirokumuluso (de latina cirrus „har-buklo, aro de ĉevala haro“ kaj cumulus „aro“; mallongigo: Cc) estas maldika blanka makulo aŭ areo de nuboj, kiu ne faras proprajn ombrojn. Cirokumulusoj konsistas el tre malgrandaj, gren-formaj nuberoj pli malpli regule distribuitaj. Plej multaj nuberoj havas ŝajnan larĝon de malpli ol unu grado.
Cirokumuluso konsistas preskaŭ nur el glaciaj kristaloj.
Literaturo [redakti]
- Lewin, Maurice. Meteologia terminaro. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio 1962, 61 p.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Priskribo, efiko pri vetero, distingiĝo de cirokumuluso (en la germana)