Cirquent

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cirquent
Cirquent
negoco vd
Dum 1971 - 31-a de marto 2012
Jura formo GmbH
Sidejo Munkeno
Lando Germanio
Estr(ar)o Thomas Balgheim
Dungitoj 1.485 (fine de 2010)
Spezosumo 204 milionoj da eŭroj (2010)
Agokampo Konsilado
TTT emea.nttdata.com/de/
vdr

Cirquent estis germana entrepreno pri inform-teknika (IT-a) konsilado. Ĝi ekestis en 2008 el la firmaaro Softlab Group; je la 1-a de aprilo 2012 ĝi estis nomita NTT DATA Deutschland kaj enigita en la eŭropan firmaaron de NTT DATA.

Cirquent ekestis el la firmaaro Softlab Group, kiu de 1992 apartenis al BMW. Per aĉeto kaj fondado de firmaoj ĝi iĝis unu el la pintaj konsilistaj firmaoj de Germanio; ĝi havis la 7-an lokon en la Lünendonk-Listo. Ekde la fino de septembro 2008 ĝi apartenis 72,9-elcente al NTT DATA, fila kompanio de japana NTT, kaj 25,1-elcente al BMW Group.

Cirquent havis sian centran sidejon en Munkeno kaj kvar pliajn sidejojn en Germanio; en Aŭstrio, Britio kaj Svislando ĝi havis filiojn. Cirquent ofertis konsiladon pri veturil-industrio, bankoj, asekuroj, telekomunikaj kaj manufakturaj entreprenoj, krome funkciigon kaj vartadon de IT-sistemoj.

Deveno de la nomo Cirquent[redakti | redakti fonton]

La nomo Cirquent estas artefarita vorto derivita de la angla vortoj circle (cirklo) kaj consequent (konsekvenca). "Circle" reprezentu la tutecan komprenon de porklientaj solvoj, "consequent" la nepran kaj konsekvencan centrigon de la klientaj interesoj.

Cirquent Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

En 1982 la tiama firmao Softlab malfermis filion en Vieno kun nur kvin dungitoj. Ĝia kerna negoco estis pri la integrita program-evoluigilaro Maestro. En la 1990-aj jaroj Softlab pliparte okupiĝis pri IT-serva organizado, tiutempe tre postulata precipe de telekomunikadaj provizistoj. En 2005 la aŭstria Softlab kunfandiĝis kun la IT-konsila entrepreno Anite kaj tiel duobligis la nombron de siaj dungitoj en la konsila kaj projekta negocoj. De januaro 2007 ekzistas partnereco kun SAP. Je la 1-a de januaro 2008 Softlab ŝanĝis sian nomon al Cirquent.

Cirquent Svislando[redakti | redakti fonton]

La svisa Cirquent AG estis memstara akcia societo, fondita en 1992 kiel Softlab AG kaj renomita Cirquent AG je la 1-a de januaro 2008. La centra sidejo de la societo estis en Opfikon-Glattbrugg ĉe Zuriko; krome ekzistis filio en Berno. Cirquent AG estis 100-elcenta fila kompanio de la germana Cirquent GmbH. Ĝi konsilis al bankoj, asekuroj, publikaj servoj kaj administracioj, energiprovizistoj kaj telekomunikaj kaj servaj entreprenoj pri kernaj bankaj solvoj, klient-administrado kaj informteknika sekureco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]