Cislajtio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aŭstrio-Hungario. Ruĝa: Cislajtio; verda: Translajtio; flava: Bosnio kaj Hercegovino

Cislajtio (laŭvorte: lando maltranse de Lajto) estis neoficiala esprimo por la norda-okcidenta parto de la aŭstra-hungara imperio, regata de aŭstra Vieno. La oficiala esprimo Die im Reichsrat vertretenen Königreiche und Länder (la reĝlandoj kaj regnoj reprezentataj en la imperia konsilio) estis tro longa por komforta uzo.

La parto regata de hungara Budapeŝto konforme estis nomata Translajtio. Speciala estis la situacio de Bosnio kaj Hercegovino, lando okupita en 1878 kaj parto de la imperio nur ekde 1908. Ĝi estis kolege regata de Cis- kaj Translajtio ("kunregaĵo").

La administrantaro de Cislajtio portis la epiteton "imperiestra-reĝa" (germane: kaiserlich-königlich = "k.k."), ĉar la habsburgaj regantoj havis interalie la titolojn de imperiestro de Aŭstrio kaj de reĝo de Bohemio.

Kiel montras la mapo, geografia difino estas malfacila, kaj la referenco al rivero Lajto estas nur figura. La rivero longas nur ĉ. 180 km, sed la limo inter Cis- kaj Translajtio estis, eĉ se ignori lokajn kurbiĝojn, multe pli longa ol 1000 km. Pli grava natura limo estis, ekzemple, la Karpatoj, kiuj disigis Translajtion disde Bukovino kaj Galicio, regataj de Aŭstrio.

Partoj de Cislajtio[redakti | redakti fonton]

Partoj de Cislajtio (kaj Translajtio) en 1910

Numeroj interkrampaj referencas al la mapo.

Etnoj de Cislajtio[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ laŭ la loĝantoj Cislajtio tute ne estis unueca. Tie loĝis

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]