Cisteino
Cisteino (simbolo Cys or C) estas natura, hidrofila ("akvoŝatanta") aminoacido, kun sulfhidrila (SH) grupo. Ĝi troviĝas en plimulto de la proteinoj. Se ĝi kontaktiĝas kun aero, ĝi oksidiĝas al cistino, kiu estas du cisteinaj molekuloj interligitaj per disulfida ligo. Je tiu procezo estiĝas unu molekulo de akvo (H2O) kiel kromprodukto.
|