Citadelo de Kebeko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La citadelo de Kebeko.

La Citadelo de Kebeko (france Citadelle de Québec) estas milita fortikaĵo lokita sur la kabo Diamanto (france Cap Diamant) en la urbo Kebeko. Ĝi situas apud la Abraham-ebenaĵoj, kie okazis en 1759 la decida batalo, per kiu la angloj konkeris Nov-Francujon, la tiaman francan kolonion de Nord-Ameriko. La Citadelo estas nur parto de la tuta fortikaĵaro de Kebeko, sola nord-amerika urbo konservinta ĉiujn fortikaĵojn siajn, inkluzive sian defendan ĉirkaŭmuron.

La Kebekia Parlamento kaj multaj aliaj registaraj konstruaĵoj kaj grandaj hoteloj staras proksime de la Citadelo. Ĝi estas t. n. “enprofundigita” (france enfoncée) aŭ platsurfaca citadelo, tipa de la fino de la 18a jarcento kaj komenco de la 19a.

Historio

La unuan provizoran ĉirkaŭmuron konstruigis en 1690 la franca inĝeniero Vauban (1633–1707), petite de la kolonia guberniestro Louis de Buade, grafo de Palluau kaj Frontenac (1622–1698). En 1690 admiralo Phips kaj lia ŝiparo el Nov-Anglujo atakis Kebekon, malsukcese, sed tio kreis realan timon, ke iam povus okazi eŭropstila seĝo kontraŭ la urbon. Jam en 1693 oni komencis konstrui novan ĉirkaŭmuron laŭ la planoj de Josué Boisberthelot de Beaucours, anstataŭontan la malnovan fortikaĵon provizoran. Inter 1700 kaj 1720 la urbo fariĝis grandega konstruejo, kun multego da apartaj fortikaĵoj nekompletaj kaj tial ne celtrafaj, pro tio ke la metropolo rifuzis en 1721 kompletigi la defendajn laborojn, kiujn ĝi rigardis malpli gravaj ol tiuj en Montrealo kaj Louisbourg.

En 1701 la franca inĝeniero Jacques Levasseur de Néré konceptis novan fortikaĵplanon, aprobitan de la ĝenerala komisaro pri fortikaĵoj de la franca reĝo Ludoviko la 14-a. En 1745, tamen, la kapitulacio de la nov-franca fortreso de Louisbourg (en la hodiaŭa provinco Nov-Skotujo) estigis tian panikon en Nov-Francujo, ke la guberniestro Beauharnois permesis starigi en Kebeko ĉirkaŭmuron tute masonaĵtegitan, sub la gvido de la milita inĝeniero Gaspard-Joseph Chaussegros de Léry.

La konstruado de la Citadelo ja komenciĝis en la 18a jarcento sub la guberniestro Frontenac, sed la Citadelo restis nekompleta ĝis la milito de 1812 kontraŭ Usono. La hodiaŭaj steloformaj fortikaĵoj konstruiĝis inter 1820 kaj 1831, sub la gvido de la brita leŭtenanto-kolonelo kaj reĝa inĝeniero Elias Walker Durnford, kaj enkorpigis sekcion de la franca defenda muro de 1745. Tiuj novaj fortikaĵoj celis sekurigi la altaĵojn de la kabo Diamanto kontraŭ eventuala invado de Usono, kaj disponi rifuĝejon al la britaj taĉmentoj. De 1920, la Citadelo estas bazo de la 22a Reĝa Regimento de la kanada armeo.

En 1943 kaj 1944, en la Citadelo, okazis la Konferencoj de Kebeko, en kiuj Winston Churchill (1874–1965), tiama angla ĉefministro, kaj Franklin D. Roosevelt (1882–1945), tiama usona prezidento, diskutis sian strategion por la Dua mondmilito. La personaro akompananta ilin loĝis proksime en Kastelo Frontenac (Château Frontenac). La ĉefministro de Kanado, William Lyon Mackenzie King (1874–1950), estis, pro ĝentileco rilate Kanadon, invitita partopreni kelkajn el iliaj renkontiĝoj. Tie aprobiĝis la planoj por la “T-Tago” (“Jour J”, “D-Day”), t. e. por la 6a de junio 1944, kiam komenciĝis la Batalo de Normandujo, per kiu la Aliancanoj malfermis novan, okcidentan batalfronton kontraŭ la nazigermanojn. Samkonference ellaboriĝis planoj por rekonstrui Eŭropon post la milito.

Krom esti milita instalaĵo, la Citadelo estas ankaŭ oficiala rezidejo de la guberniestro ĝenerala de Kanado, reprezentanto de la Brita Krono en Kanado. Antaŭ 1867, kiam Kanado fariĝis konfederacio de provincoj, la guberniestroj de la kolonio loĝis en Kebeko. Post la konfederaciiĝo, ili transloĝiĝis al Otavo. Jam en 1872, tamen, Frederick Hamilton-Temple-Blackwood, Lord Dufferin (1826–1902), guberniestro ĝenerala de Kanado de 1872 ĝis 1878, elektis la kebekan Citadelon kiel sian oficialan rezidejon. Fakte la konservado de la plejparto de la fortikaĵoj de Kebeko (kiu estis ĉirkaŭmurigita urbo) ŝuldiĝas al la interveno de Lord Dufferin. De tiam, la guberniestroj ĝeneralaj havas du oficialajn rezidejojn: la ĉefa estas Rideau Hall en Otavo, kaj la alia (ĉe kiu ili rezidas kelkajn semajnojn ĉiujare) sidas en la Citadelo de Kebeko.

Estis guberniestro ĝenerala jam en la komenco de Nov-Francujo. Antaŭ 1759, li reprezentis la Francan Kronon; post tio, la Britan. Liaj respondecoj similas al tiuj de ŝtatestro, sed hodiaŭ li/ŝi havas plejparte simbolan, “publikrilatan” rolon, kvankam li/ŝi oficiale restas ĉefkomandanto de la kanadaj armeaj fortoj kaj respondecas pri la kunvoko, pludaŭrigo kaj malfondo de la Parlamento. Ekde 2005 la guberniestro ĝenerala de Kanado estas Michaëlle Jean (1957–), virino el haitia deveno. Ŝi estas la tria virino en tiu posteno kaj la dua ne naskiĝinta en Kanado.