Citadelo de Namur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Namuro, la Mozo, la valona parlamentejo kaj la citadelo.
Namur, la Mozo, la ponto de Jambes kaj la citadelo.

La impona Citadelo de Namur kiu daŭre superregas la urbon estas pruvo de tio ke la urbo Namuro jam delonge estas grava kruciĝo de vojoj kaj estis dum pli ol 2000 jaroj tre grava fortikaĵo en okcidenta Eŭropo.

Praktikaj informoj[redakti | redakti fonton]

La citadelo estas alirebla ĉiun tagon de la semajno. La parto Terra Nova de aprilo ĝis novembro estas malfermita de la 8h ĝis la 18h. Ekster la turisma periodo, ĝi estas nur malfermita de la 8h ĝis la 17h.

Historio[redakti | redakti fonton]

La citadelo laŭ la jarcentoj estis ofte atakita kaj detruita, sed ĉiam denove rekonstruita. La nuna aspekto estis skizita kaj konstruita de la nederlandanoj en 1815. Sub la nederlandaj muroj restis tamen multaj intaktaj koridoroj kaj elementoj.

En la prahistorio la roko estis verŝajne gaŭla fortreso. La romianoj ne vere interesiĝis pri la loko, ĉar por ili ĝi ne havis strategian signifon.

Dum la mezepoko Namur iĝis la ĉefurbo de graflando kaj oni konstruis fortikaĵon protektita per kastelfosaĵo. De tio hodiaŭ nur videblas kelkaj turetoj.

Je la fino de la mezepoko la graflando Namur, la kastelo, la urbo kaj sia enloĝantaro estis venditaj al Filipo la Bona. La lasta grafo, Jano III, havis multegajn ŝuldojn kaj estis devigata tion fari. Ekde 1429 Namur estis parto de la Burgonda Imperio. En 1488 la kastelo estis unuafoje atakita per kanonado. Tiel granda parto estis detruita. La eltrovo de la kanono iĝis fortikaĵoj senvaloraj. Estis bezonata alia defendosistemo. Tial oni konstruis novajn remparojn: dikajn murojn kiuj estis protektitaj per dika tavolo da tero por povi rezisti al la kanonado de la atakantoj. Malantaŭ tiu remparo troviĝis rifuĝejoj kiuj ankaŭ estis kovritaj per tero por defendi la soldatojn kontraŭ la atakoj.

Komence estis ŝtonaj kanonkugloj, poste el fero. La kugloj el fero estis tre efikaj, ĉar oni povis ilin hejtigi en fajro. Tiel iĝis veraj fajrobomboj kiuj 20 minutoj poste daŭre postardis. Poste oni inventis la eksplodantan bombon. Temis pri kanonkugloj plenigitaj per pulvo. Tiel ĉi eblis detrui la internon de la kastelo. Tial oni kreis citadelon aŭ malgrandan urbon – kastelon enfositan. En la XVIa jarcento malantaŭ la fortikaĵo de Namur oni konstruis unuan remparon kontraŭ la kanonado, poste duan.

Bastiono estas elstara parto de la remparo kun du flankoj kaj du pintaj muroj. En la subkonstruaĵo de tiuj ĉi bastionoj troviĝis paftruoj el kiuj la malamikoj kiu troviĝis en la kastelfosaĵo estis pafitaj. La bastiono tiel iĝis la spino de la defendado.

En la XVIIa jarcento la namuranoj vivis sub la hispana regado kiu militis kontraŭ Francio. Namur estis milita komandodomo kontraŭ la atakanta armeo de Parizo.

La citadelo de Namur iĝas strategie ĉiam pli grava kaj ekde 1640 estis kreita tri remparoj kun multe pli grandaj bastionoj. La tria parto de la citadelo oni nomis “Terra Nova”-n. Ankaŭ la ĉiam pligrandiĝanta urbo estos protektita per remparo kun bastionoj same kiel la kastelo.

En 1690 la nederlandanoj kunlaboris kun la hispanoj. Ili opiniis ke la plej malforta punkto de Terra Nova, la ravino de La Foliette, estis nesufiĉe kapabla kontraŭstari atakon. Tial la unua granda fortikaĵo estis konstruita, la Fortikaĵo de Oranĝo.

Ludoviko la XIVa atakis la urbon de Namur en 1692. Estis tre grava atako kaj li sukcesis konkeri la urbon. Tri jaroj poste la angla reĝo Vilhemo III rekonkeris la citadelon kun la helpo de nederlandanoj. Estis batalo kiu daŭris du monatojn.

En 1713, post la traktato de Utrecht kiu finis la militojn de la XVIIa jarcento, Namur estis metita je aŭstra kuratoreco. Sed laŭ la traktato la nederlandanoj rajtis gardi kelkajn militajn konstruaĵojn kiel ŝildo kontraŭ Francio. Namur estis unu el tiuj fortikaĵoj kaj ĝi estis tute rekonstruita kaj eĉ plifortigita de la nederlandanoj. Tiel la citadelo iĝis la plej granda fortikaĵo de Eŭropo.

En 1746 la fortikaĵo estas konkerita de Ludoviko XVa. Li konstruis belegan skalomodelon de Namur kiu daŭre povas esti vizitata en la franca urbo Lille.

Post la traktato de Akeno en 1748 Namur denove iĝas aŭstra teritorio. La nederlandanoj revenis al la citadelo kaj daŭrigis la ellaboradon. Ili riparis la reton de subteraj galerioj kaj konstuis novajn salonojn kaj koridorojn.

En 1782 la aŭstra imperiestro Jozefo la 2-a ne plu toleris nederlandanojn je sia teritorio kaj rompis la traktaton. Li ordonis la malkonstruon de la fortikaĵo kaj sciigis al la enloĝantaro ke ili devis foriri.

Dum la Franca revolucio de 1789 la citadelo estis denove ekokupita de la francoj, sed Namur estis forlasita de Napoleono, ĉar li samopiniis kiel la romianoj ke la loko ne havis strategian signifon. Post Napoleono la nederlandanoj revenis kaj la citadelo regajnis sian signifon. Ili rekonstruis la fortikaĵon kaj sekvis pli malpli la samajn planojn kiel antaŭe. Ĝis hodiaŭ la citadelo estas konservita sub tiu formo.

Post la foriro de la nederlandanoj en 1830 pro la belga sendependiĝo, la citadelo iĝis kazerno de la belga armeo, kiu kromkonstruigis kelkajn konstruaĵojn. La belgoj daŭre investis en la plifortigon de la citadelo, sed tamen en 1914 kaj en 1940 la germana armeo nur bezonis kelkajn tagojn por okupi ĝin tute.

Post la liberigo de la usonanoj en 1944, la citadelo estis uzita de la paraŝutistaj trupoj. Ili restis tie ĝis 1977. La citadelo tiam estis donacita la la urbo Namur kaj estas hodiaŭ alirebla de la publiko. Ĝi estas malfermita por pluraj aktivecoj, sed ankaŭ por promenantoj kiuj volas pripensi la milojn de senutilaj mortoj.

Tiu ĉi malnova konstruaĵo estas historia peco de tero sur kiu preskaŭ ĉiuj eŭropaj armeoj sin interbatalis. Nun ĝi estas finfine paca renkontejo por la posteuloj de la antaŭaj malamikoj kiuj sin retrovas en unuiĝinta Eŭropo post tiom da sensencaj militoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]