Citosolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Citosoloĉelsolo (male al citoplasmo, kiu inkluzivas ankaŭ la organelojn) estas la interna likvaĵo de la ĉelo, kaj granda parto de ĉela metabolo okazas tie. Proteinoj en la citosolo grave rolas en signal-transdonaj procesoj kaj glikolizo kaj agas kiel ĉel-internaj riceviloj kaj ribosomoj. En prokariotoj, ĉiuj kemiaj reakcioj okazas en la citosolo. En eŭkariotoj, la citozolo enhavas la organelojn de la ĉelo. En plantoj, la kvanto de citosolo povas esti malpli pro la granda tonoplasto (centra vakuolo) kiu okupas la plejparto de la spaco en la ĉelo.

La citosolo ne estas fluaĵo kun libere flosantaj korpuskloj, sed tre organizita je la molekula nivelo. La citozolo ankaŭ enhavas la citoskeleton. Ĝi konsistas el fibrecaj proteinoj kaj (en multaj organismoj) tenas la formon de la ĉelo, ankras la organelojn, kaj komandas la internan moviĝon de strukturoj, ekzemple, de transportaj veziketoj.

Kiel la koncentreco de solveblaj molekuloj pligrandiĝas en la citozolo, osmoza gradiento pliiĝas direkte al la ekstero de la ĉelo. Akvo fluas en la ĉelon, pligrandigante ĝin. Por eviti eksplodon de la ĉelo, molekulaj pumpiloj en la plasma membrano, la citoskeleto, la tonoplasto, aŭ ĉelmuro (se ekzistas) uziĝas por kontraŭagi la osmozan premon.