Citrario

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Citrario troviĝas en la tria etaĝo

Citrario (ĉeĥe: Citerárium) estas ostrava muzeo dediĉita al citroj, kiun fondis kaj trafikas Jan Folprecht. En liaj kolektoj, kiuj estas unikaj enkadre de la tuta meza Eŭropo, troviĝas cent dudek instrumentoj, citra literaturo kaj 6000 notaj partituroj. La ekspozicio klarigas verŝajnajn kaŭzojn, kial la citroj falis en forgeson, kvankam temis pri ŝatataj kaj disvastigitaj muzikaj instrumentoj; per la citro ludis ekz. František Dvořák, la patro de Antonín Dvořák. La citrario troviĝas ĉe Placo de Masaryk en Ostrava en domo super apoteko.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ostrava CoA CZ.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Ostrava