Ciudad Bolívar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La historia zono de la Ciudad Bolivar

Ciudad Bolivar, antaŭe Angostura ĝis 1846, estas la ĉefurbo de ŝtato Bolivaro, Venezuelo. Oficiale fondita en 1764, la urbo kuŝas sude de la Orinoko.

Domo de la Kongreso de Angostura, Ciudad Bolívar, Venezuelo.

La Kongreso de Angostura, inaŭgurita la 15an de februaro de 1819 fare de la Libertador Simón Bolívar, sub la inspiro de la Idearo de la generalo Francisco de Miranda en Angostura (nune Ciudad Bolívar), reprezentis la duan Konstitucifaran Kongreson de la Respubliko de Venezuelo.