Ciudad Real
Ciudad Real estas urbo en Kastilio-La Manĉo, Hispanio, (foje esperantigita, Reĝurbo). Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Ciudad Real.
La loĝantaro de la urbo estas 70.000 (jure) kaj 90.000 (fakte), kvankam la Magistrato antaŭvidas, ke tiu loĝantaro kreskos ĝis 120.000 jur-civitanoj je la jaro 2010.
La nomo signifas en la hispana lingvo Reĝa urbo pro tio esperante oni nomas ĝin Reĝurbo. Ĝi estis fondita de la reĝo Alfonso la 10-a de Kastilio, (kromnomita La Saĝulo) en 1255 por lukti kontraŭ la forto de la milita Ordeno de Kalatrava, kiu regis la tutan sudcentran parton de Hispanio, tio estas, preskaŭ la tutan nunan provincon de Ciudad Real / Reĝurbo.
Provinco
Ciudad Real estas ĉefurbo de samnoma provinco Ciudad Real, havanta 480.000 loĝantojn.
Ĉefaj urboj: Puertoljano, Tomeljoso, Valdepenjoj, Almadeno, Manzanaroj kaj Dajmjelo.
La Movado en Ciudad Real
Esperantista Manĉa Asocio-Asociación Manchega de Esperanto (AME-EMAS)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Retejo: http://www.ame-emas.tk
Video-prezentado pri Reĝurbo: http://www.youtube.com/watch?v=t5CYxJ3Vt0E