Ciudad del Este

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ciudad del Este
municipo de Paragvajo • urbo • limurbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 308 983  (2022) [+]
Loĝdenso 2 074 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 31′ S, 54° 37′ U (mapo)-25.516666666667-54.616666666667Koordinatoj: 25° 31′ S, 54° 37′ U (mapo) [+]
Alto 185 m [+]
Areo 149 km² (14 900 ha) [+]
Horzono atlantika horzono de Nordameriko (UTC-4) [+]
Ciudad del Este (Paragvajo)
Ciudad del Este (Paragvajo)
DEC
Ciudad del Este
Ciudad del Este
Situo de Ciudad del Este

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ciudad del Este [+]
vdr

Ciudad del Este (en la hispana) aŭ Orienturbo estas urbo en Paragvajo, ĉefurbo de la departemento Alto Paraná (Alta Paranao).

Ĝi situas en 25º 42'S, 54º 63'W, je 330 km de la ĉefurbo, Asunciono.

La urbo estis fondita per dekreto en 1957 kun la nomo Puerto Flor de Lis (Haveno Lilifloro). Ĝi estis poste renomita al Puerto Presidente Stroessner (Haveno Prezidento Stroessner), honore al la diktatoro Alfredo Stroessner, ĝis ties elpelo en 1989. En tiu dato oni ĝin rebaptis Ciudad Jardín (Ĝardenurbo) kaj poste ĝi ricevis sian nunan nomon. Ĝi estas parto de triangula teritorio konata kiel Triple Frontera (La Triobla Landlimo), ĉar tie renkontiĝas la limoj de Paragvajo, Argentino kaj Brazilo. Ĝi estas kunigita al Foz do Iguaçu per la Ponto de Amikeco.

Ciudad del Este estas la dua plej granda urbo de la lando, kun loĝantaro de ĉ. 240.000, kaj 375.000 en la municipoj de la aglomeraĵo (Hernandarias, Presidente Franco).

Ciudad del Este produktas preskaŭ la 60% de la landa Malneta Interna Produkto. Ĝi dediĉas sin baze al la komerco, tre depende de la rilato kun Brazilo. Ĝi estas la tria plej granda Senimposta Areo en la mondo post Miami kaj Honkongo. Granda parto de la riĉeco devenas el la kontrabando.

Kiel en la aliaj urboj, kutime oni parolas hispanan aŭ gvaranian, eĉ joparan (miksa dialekto el gvarania kaj hispana). krome ene de la urbo, ankaŭ ofte oni parolas portugalan, ĉefe en komercaj etosoj. Danke al forta azia migrado, ankaŭ ekzistas kelkaj afiŝoj tradukitaj al korea kaj ĉina lingvo, precipe en centra areo.

Orienturbo teritorie organiziĝas en tridek kvartaloj. La Vojo N. 7 "Dr. Gaspar Rodríguez de Francia" dividas la urbon en du partojn; nordparton kaj sudparton. Nordparto konsistas el naŭ kvartaloj, kaj sudparto konsistas el dudek unu kvartaloj. Kvartalo nomita Microcentro (prononcita hispane: Mikrosentro) estas la nura kiu troviĝas Inter la Vojo N. 7. Nuntempe la urbo estas unu el la plej sekuraj urboj en Paragvajo.

La Respublika Lago estas unu el la plej belaj lokoj en la urbo, tiu vizitinda spaco troviĝas ĉirkaŭe de vasta vegetaĵaro. Tiu lago profitas akvon el la rivereto Amambay kaj pere de ĝi, miloj da domoj havas akvon. Krome, apud ĝi situas kelkaj padoj uzataj por sporti, ekz. biciklado, trotado, marŝkurado, kaj tiel plu.