Civilization IV: Warlords

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sid Meier’s Civilization IV: Warlords
Disvolvo Firaxis Games
Eldoninto Take-Two Interactive
Distribuo 2K Games
Muziko Jeff Briggs
Serio Civilization
Sekvita de Civilization IV: Beyond the Sword
Versio 2.13 la 23-an de julio 2007
Platformo Vindozo
Ĝenro Pomova strategia videoludo
Temo Historio de la homaro
Ludomaniero Unuope, grupe en Interreto
Necesaj komponaĵoj Procesoro 1.2 GHz, 256 MB RAM, vidkarto 64 MB kun apogo de T&L, sonkarto, 1.7 GB sur diskaparato
PEGI-klasifiko PEGI 12
ESRB-klasifiko Everyone (Ĉiuj) 10+
vdr

Civilization IV: Warlords (en angla Civilizo IV: Militestroj) estas la unua kromaĵo al videoludo Civilization IV, kiu estis eldonita en somero de 2006. Ĉefaj distingoj de la originalo estas:

  • Aperis la povo fari aliajn civilizojn siaj vasaloj;
  • Ĉiu civilizo havas nun unun unikan konstruaĵon;
  • Ok novaj scenaroj;
  • 6 novaj civilizoj kaj 10 novaj gvidistoj (inkluzive por jam ekzistantaj civilizoj);
  • 3 novaj mirindaĵoj de la mondo;
  • Nova kategorio de eminentuloj — grandaj generaloj (angle Great Generals);
  • Tri novaj specialecoj de gvidistoj (Karisma, Protekta kaj Imperiisma).

Nova enhavo[redakti | redakti fonton]

Civilization IV: Warlords
Civilizo Unika unito Gvidisto Ĉefurbo
Kartago Numidia kavaleriano Hanibal Barka Kartago
Keltoj Gaŭla glavisto Brennus Bibracte
Koreio Hwacha Wang Geon Seulo
Otomana Imperio Janiĉaro Mehmed la 2-a Istanbulo
Vikingoj Berserko Ragnar Lodbrok Nidaros
Zuluoj Impi Ŝaka Ulundi

Krom tio, ĉeestas novaj unuoj, konstruaĵoj kaj teknologioj.

Novaj gvidistoj:

Novaj mirindaĵoj de la mondo:

  • Granda Ĉina Muro. Teritorio, kiun ĝi ĉirkaŭbaras, estas netraiebla por barbaroj. Ĝi multigas ankaŭ duoble ŝancon de naskiĝo de grandaj generaloj;
  • Templo de Artemiso. Multigas duoble enspezon de komercaj kursoj; +1 senkosta pastro en ĉiuj urboj.
  • Universitato Sankore. +2 da scienco de ĉiuj konstruaĵoj, kiuj estas kunligataj kun la ŝtata religio.

Unikaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu civilizo en Warlords havas unikan konstruaĵon, kiu substituas norman konstruon kaj donas kompare kun tiu aldonajn avantaĝojn.

Civilizo Unika konstruaĵo Aldonaj specialecoj
Usono Vendejaro
  • +10 % da riĉo
  • +1 da feliĉo, ricevata de popularaj muzikaloj, popularaj kantoj, popularaj filmoj
Araboj Madrasa
  • Oni povas fari 2 loĝantojn pastroj
  • +2 da kulturo
Aztekoj Altaro por oferadoj
  • −50 % da daŭro de agaco post oferado
  • Kostas je 30 marteloj malpli ol juĝejo
Kartago Koton
  • +1 komerca kurso
  • Kostas je 20 marteloj malpli ol haveno
Keltoj Dun
  • Kreitaj en l'urbo unitoj senkoste ricevas l'atributon Gerilano I
    (ĉesas efiki ĉe eltrovo de teknologio Fusiloj)
Ĉinio Pavilono
  • +25 % da kulturo
Anglio Fondusa borso
  • +15 % da riĉo
Egiptujo Obelisko
  • Oni povas fari 2 loĝantojn pastroj
Francio Salono
  • +1 senkosta aganto de l'arto
Germanio Munta produktejo
  • Kiomo da loĝantoj, kiujn oni povas fari inĝenieroj, estas je 2 pli, ol donas fabriko
  • +50 % da rapido de konstruado, se oni havas karbon
Grekio Odeon
  • +3 da kulturo
  • +1 da feliĉo; +1 da feliĉo, ricevata de popularaj kantoj
  • Oni povas fari 2 loĝantojn agantoj de l'arto
Inkoj Teraso
  • +2 da kulturo
Hindujo Maŭzoleo
  • +2 da feliĉo
Japanio Skista elektrejo
  • +10 % da produktado
Koreio Seowon
  • +10 % da esplorado
Malio Monfarejo
  • +10 % da riĉo
Mongoloj Jurto
  • Rajdaj unitoj ĉe genero ricevas +2 poentojn da sperto
Otomana Imperio Hammam
  • +2 da feliĉo
Persio Apoteko
  • +2 da sano
Romio Forumo
  • +25 % ŝanco d'apero de eminentulo
Rusio Esplora instituto
  • +2 senkostaj sciencistoj
Hispanio Citadelo
  • Armiloj por sieĝado ricevas +2 da sperto ĉe genero
  • -50 % da damaĝo de nepulvaj bombardadoj
Vikingoj Komerca posteno
  • Novaj ŝipoj ricevas senkoste l'atributon Navigacio I
Zuluoj Iĥanda
  • −20 % da elspezo por urboj
  • Kostas je 10 marteloj malpli ol kazerno

Novaj scenaroj[redakti | redakti fonton]

  • Peloponeza milito (Peloponnesian War, 1-2 ludantoj). La atenantoj komencas ludon kun forta ekonomio kaj potenco super la maro, sed ilia imperio estas tro granda por ilia armeo. La spartanoj havas malmulte da transmaraj posedoj, sed posedas potencan armeon. Ambaŭ konkurantoj havas uniajn urboŝtatojn, kiuj estas indikataj en la ludo kiel vasaloj;
  • Unuiĝo de Ĉinio (Chinese Unification, 1-5 ludantoj). La daŭro de la scenaro estas 200 movoj. La misio de ludanto estas estri unun el ŝtatoj de la epoko de Batalantoj Regnoj kaj unuigi Ĉinion. Anstataŭ religioj la scenaro uzas parencajn rilatojn, kiujn disvastigas senditoj. La Konsilio de Imperiestro substituas UNO-n;
  • Konkeroj de Aleksandro (Alexander’s Conquest, 1 ludanto). La ludanto, kiu regas Makedonion, devas konkeri Persion, Egiptujon kaj Hindujon. Aleksandro de Makedonio ĉeestas kiel granda generalo (li ne povas esti mortigita, sed nur vundita je kelkaj movoj). Anstataŭ institucioj de la potenco, la ludanto povas elekti diversajn titolojn (ekzemple, «Aleksandro la Parvenuo» aŭ «Aleksandro la Granda»);
  • Altiĝo de Romo (The Rise of Rome, 1-5 ludantoj). Krom romianoj, en la scenaro ĉeestas ankaŭ kartaganoj, gaŭloj, grekoj kaj egiptoj;
  • Vikingoj (Vikings, 1 ludanto). Regante vikingojn sub la potenco de Ragnar Lodbrok, la ludanto devas kolekti grandegan sumon da oro; li povas fari ĉi tion, prenante urbojn en teritorio de Anglio, Irlando kaj Norda Francio kaj redonante ilin kontraŭ elaĉeto;
  • Ĝingis-Ĥano (Genghis Khan, 1 ludanto). En tiu ĉi scenaro ludanto regas mongolan hordon kaj penas konkeri aziajn ŝtatojn aŭ fari ilin siaj vasaloj. Ĉe la starto mongoloj ne havas urbojn, sed havas 3 unitojn-tendarojn, kiuj generas trupojn. Konkero de ĉiu nova ŝtato eltrovas atingon al nova teknologio;
  • Antaŭsignoj (Omens, 1-2 ludantoj). Ukronia scenaro, kiu komenciĝas en 1754. En ĝi francoj kaj britoj luktas por potenco en la valo de Ohio-Rivero. La ludanto prenas rolon aŭ de markizo Ducaine (Francio), aŭ de George Washington (Britio). En bazo de la konflikto estas la religio: francaj katolikoj batalas kontraŭ anglaj protestantoj. Inter amboso kaj martelo trovas sin la civilizo Lenape. En tiu sama tempo venas novaĵo pri apero de Rajdantoj de Apokalipso;
  • Hordo de barbaroj (Barbarian Horde, 1 ludanto). Diference de aliaj, tiu ĉi scenaro ne temas pri konkretaj historiaj eventoj, sed realigas novan koncepton de la ludprocezo. Ludanto regas armeon de barbaroj, kiuj invadas mondon, loĝata de civilizaj popoloj (ili ricevas handikapon de 25 ĝis 100 movoj). Ekonomio kaj diplomatio fakte forestas; se barbaroj okupas urbon, ĝi detruiĝas. Oni varbas trupojn por rabita oro en la tendaro de barbaroj, kiu prezentas specialan uniton; la celo de scenaro estas konkeri la tutan mondon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]