Civitana Platformo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Civitana Platformo (pole Platforma Obywatelska, plennome: Civitana Platformo de Pola Respubliko, Platforma Obywatelska Rzeczypospolitej Polskiej, PO) estas pola centr-dekstra politika partio, fondita la 24-an de januaro 2001 kiel asocio fare de Andrzej Olechowski, Maciej Płażyński kaj Donald Tusk kaj registrita kiel politika partio la 5-an de marto 2002, antaŭ la parlamentaj balotoj. Ekde 2007 ĝi estas la plej forta partio en la polaj parlamento kaj senato, kaj de tiam havas senpaŭze la plej grandan socian subtenon.

Ideologio de la partio estas kunligo de ekonomia liberalismo, mora konservatismo kaj kristan-demokratio. Civitana Platformo postulas malaltajn, sed unuecajn impostojn, malcentrigon, dissolvon de monopoloj kaj privatigon de klerigo kaj san-prizorgo. Ĝi prezentas sin kiel centran partion. Sufiĉe nekutima postulo de la partio estas, ke parlamentanoj ne havu punjuran imunecon.

Membroj de la partio estas i.a. Donald Tusk (ĝia prezidanto kaj ĉefministro de Pollando), Bronisław Komorowski (prezidento de Pollando), Jerzy Buzek (prezidanto de la Eŭropa Parlamento) kaj Małgorzata Handzlik (Membro de la Eŭropa Parlamento de la oficperiodoj 2004-2009 kaj 2009-2014, la unua esperantisto en tiu ĉi organo).

Eŭrop-nivele Civitana Platformo membras en la Eŭropa Popola Partio (EPP) kaj ĝiaj reprezentantoj en la Eŭropa Parlamento membras en ties frakcio. Dum la oficperiodo 2009-2014 Civitana Platformo havas tie 25 seĝojn. En la pola parlamento dum la oficperiodo 2007-2011 la partio havas siajn 206 deputitojn el sume ĉiuj 460 seĝoj kaj kreas la plej grandan Parlamentan Klubon. Kune kun Pola Popola Partio (Polskie Stronnictwo Ludowe, PSL - 31 seĝojn) havas la parlamentan plimulton kaj kreas registaron.

La junulara organizo de Civitana Platformo estas Junaj Demokratoj.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda