Civito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Civito estas grupo de personoj, kiuj ĝuas la politikajn rajtojn de certagrade memstara politika unuo, ekzemple regnourbo. La aron de tiuj rajtoj oni ofte nomas civitaneco; al ĝi apartenas kutime la rajto restadi sur la teritorio de la unuo kaj pli-malpli libere moviĝi en ĝi; en demokratioj ankaŭ la rajto baloti.

Civitoj grave diferencas per tio, kiel oni aniĝas en ili. Plej grava en multaj civitoj estas la maniero, laŭ kiu novnaskita infano iĝas civitano:

  • Laŭ la sanga juro (latine ius sanguinis) infano heredas la civitanecon de siaj gepatroj. Tio kondukas al problemoj, se la gepatroj havas malsamajn civitanecojn.
  • Laŭ la tera juro (latine ius soli) infano ricevas la civitanecon de la regno, en kiu ĝi naskiĝas. Regnoj, kiuj favoras enmigradon, preferas tiun juron. Ĝi kondukas al la problemo, ke la idoj de enmigrintoj havas alian civitanecon ol iliaj gepatroj.

Multaj civitoj akceptas eksterulojn, kiuj certan tempon loĝis sur la teritorio kaj pruviĝis utilaj membroj de la civito. En kelkaj landoj la civitaneco estas aĉetebla. En iuj regnoj plenkreskuloj povas akiri nur partan civitanecon. Ekzemple en Usono la balotrajto estas universala, sed la rajton kandidati por la prezidenteco havas nur tiu, kiu naskiĝis en la lando.

Duobla aŭ plurobla civitaneco estas serioza problemo, ĉar la koncernaj civitanoj ordinare volas nur la avantaĝojn, sed ne la duoblajn devojn. Ekzemple ili volas elekti la regnon kun la plej favoraj impostoj aŭ kondiĉoj de militservado.

Vidu krome