Cláudio Manuel da Costa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cláudio Manuel da Costa
(1729-1789)
Claudio manuel da costa.png
Naskiĝis 5-a de Junio 1729
en Vila Ribeirão do Carmo, nune Mariana, Minas-Ĝerajso, Flago de Brazilo
Mortis 4-a de Julio 1789
en Vila Rika, nune Oŭro Preto, Minas-Ĝerajso, Flago de Brazilo
Profesio brazila poeto kaj juristo.
Alma mater Universitato de Koimbro
v  d  r
Information icon.svg

Klaŭdjo Manŭel da Kosta (plumnomo: Glauceste Suturnio) (1729-1789) (* Vila Ribeirão do Carmo, nune Mariana, Minas-Ĝerajso, en la 5-a de Junio 1729 - † Vila Rika, nune Oŭro Preto, Minas-Ĝerajso, en la 4-a de Julio 1789), estis fama brazila juristo kaj poeto dum la kolonia periodo de Brazilo. Li elstariĝis dank'al sia poetisma verkaro kaj pro la envolviĝo en la fiaskinta movado pri Sendependiĝo de Brazilo, konata kiel La Minas-Ĝerajsa Konspiro[1].

Nur dum la unua jarcento de la kolonia periodo (16-a) la vorto brazilano estis nomo kiun oni donis al la komercistoj de la brazilligno, kaj per tio ĝi estis nurnure nomon de ofico. Tamen, tre antaŭe al la sendependiĝo de Brazilo 1822, dank'al la dissemita nativisma sento, la parolo brazilano jam estis uzita kiel pripatruja adjektivo por elesprimi, laŭ ĝenerala modo, tiujn naskitajn en la lando. El la vidpunkto strikte leĝa, nur tiuj naskitoj post la sendependiĝo de Brazilo estis rigarditaj el brazila nacieco. Tamen, alvoki brazila homon naskitan antaŭe al la sendependiĝo de Brazilo, tio tute ne signifas, ke li estis komercisto el tiu ligno, sed ke li nature apartenas al la ŝtato brazila.

Antaŭ tio, Klaŭdjo Manŭel elstariĝis kiel prestiĝohava advokato, krom esti riĉa farmbienulo, fama civitano, liberpensisto, kaj meceno de la renoma brazila skulptisto Antonjo Francisko Lisboa, pli konata kiel La Kripluleto. Li studis kanonikon en la Universitato de Koimbro kaj oni diras ke li tradukis verkon de Adamo Smith (1723-1790) en la portugalan. Alia dubo kiu ankoraŭ restas pri li estas tio, ĉu li estis aŭ ne membro de la sekreta societo Illuminati, kiu aperis en Bavario kaj influis sennombrajn revoluciojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de Johano Gonsalves da Kosta, portugalo, kaj Tereza Ribejra de Alvarenga, el Minas-Ĝerajso, li naskiĝis en la bieno el Vargem do Itacolomi, paroĥejo de la vilaĝo Rivereto de la Karmo (Ribeirão do Carmo), apartenante hodiaŭ al la urbo Mariana, Minas-Ĝerajso. En 1749, kiam li estis dudek jaraĝa, li enŝipiĝis al Portugalio kaj enmatrikuliĝis en la Universitato de Koimbro, kie li recevis la diplomon pri Bakalaŭro je Kanonikado.

Inter 1753 kaj 1754 li reiris al Brazilo, kaj sin dediĉis al juro en urbo Vila Rika (nuna Oŭro Preto). Tiama kulta kaj renoma juristo, li oficis kiel prokuratoro de la Portugala Krono, supera juĝisto, kaj, dufojojn, sekretario de la Registaro. Komisiite de la Ĉambro de Oŭro Preto, li ellaboris la Topografian Ĉarton el Vila Rika kaj ĝia projekto (1758).

Dank'al sia aĝo, bona klasika edukado, famo je doktoro kaj kredito pro sia aŭtoreco, li oficis kiel speco da instruisteco inter siaj primuzaj kunfratoj, grandaj kaj etaj, ĉar ĉiuj legis liajn verkojn, kaj aŭskultadis liajn konsilojn. Tiamaniere ke li estis unu el la plej gravaj figuroj de la kolonia teritorio. Kiam li estis sesdekjara li envolviĝis en la tiel nomata movado pri Sendependiĝo de Brazilo, pli konata kiel La Minas-Ĝerajsa Konspiro[1]. Tenita en malliberejo, kaj laŭ iuj, teruregita de la konsekvencoj pri akuzo kiel respondeca pri la konspirado, li mortis laŭ obskuraj cirkonstancoj, en la urbo Vila Rika, en la 4-a de Julio 1789, tiam kiam li eble sin memmortigis per pendumado en la arestejo.

La registraĵoj pri la vojoj de la vivo de Klaŭdjo elmontras tre sukcesoplenan karieron en la politiko same kiel sur la profesia kaj beletristika kampoj. Li estis sekretario de la registaro, admirita poeto eĉ en Portugalio kaj advokato de la ĉefaj komercistoj de la kolonia teritorio el sia tempo. Li akumulis grandan riĉaĵon kaj lia domo, en Vila Rika, estis unu el la plej bonaj proprietaĵoj de la ĉefurbo.[2]. Solida konstruaĵo kiu ankoraŭ hodiaŭ tie staras kvazaŭ defiante la tempon.

Tamen la memoraĵoj pri Klaŭdjo Manŭel da Kosta ne estis samsortaj. Ĝis hodiaŭ ŝvebas super li la suspekton esti mizera malkuraĝulo, kiu perfidis siajn amikojn kaj sin memmortigis en la arestejo. Aliaj eĉ neas lian reliefon mem en la partopreno pri la Minas-Ĝerajsa Konspiro, kaj pentris lin kvazaŭ simpla privilegiita spektanto, amiko de Tomazo Antonjo Gonzaga (1744-1810)[3] kaj Alvarenga Peiŝoto[4], asiduaj frekventintoj de la vesperfestoj de li promociitaj.

Klaŭdjo mem provis malpligrandigi la gravecon pri sia partoprenado en la konspiro, tamen, li nur celis redukti la pezon de sia kulpo antaŭ la juĝistoj de la enketo. La klalsikuloj de la historiografio pri la konspiro el Minas-Ĝerajso unuanime valorigis lian partoprenadon en la movado. Oni diras ke li nesufiĉe kredis pri la militismaj ŝancoj de la konspiro. Tamen li ne preterlasis influi sur la plej intelektohava flanko de la movado, speciale tion rilatante la konstruadon de la prijura konstruaĵo projekciita por la Respubliko kiun ili intencis enplanti en la provinco Minas-Ĝerajso, en la fino de la 18-a jarcento.

Tiamaniere ke la juĝisto, Josefo Petro Maŝado Koeljo Torres, kiu estis nomumita por la Enketo en 1789, pri li diras la jenon: La D-ro Klaŭdjo Manŭel da Kosta estis la homo, en kies domo oni pritraktis kelkajn aferojn rilate al la ribelo, unu el kiuj temis pri la kreado de la standardo kaj kelkaj decidoj pri la maniero regi la respublikon: la vikario el Sankta Josefo estis tiu kiu formale deklaris tion en la domandoj... (Analoj de la brazila Nacia Biblioteko, Unua volumo, paĝo 384). Li estas patrono de la Brazila Beletristika Akademio.

Morto: ĉu li mortis aŭ sin memmortigis?[redakti | redakti fonton]

La plej kritika punkto pri la biografio de la konspiranta poeto temis pri la suspekto de lia memmortigo. Lia morto estas ĉirkaŭita per obskuraj detaloj. De pli ol ducent jaroj la temo vekas debatojn kaj estas pezohavaj argumentoj tiel favoraj kiel kontraŭaj al la afero pri sinmortigo. La partoprenantoj de la kredo je la sinmortigo de Klaŭdjo Manŭel da Kosta baziĝas sur la fakto ke li estis profunde deprimita en la antaŭtago de sia morto.

Tio stampiĝas en liaj depozicioj mem, registritaj en la Enketo. Krom tio, lia konfespreninta pastro konfirmis lian egan deprimitecon al religia frato kiu komentis tiun fakton. La kredantoj pri la tezo ke Klaŭdjo estis murdita, konstraŭstaras tiel la aŭtentikecon de la depozicio almetitajn al la aktoj de la enketo, kiel pri la seriozeco je la registraĵo de la monaĥo.

Tiuj fidantaj sur la tezo pri murdo sin bazas sur ĉefa argumento: la spertula verdikto mem kiu konkludis pri la sinmortigo. Laŭ la arbitracia opinio, la tiel nomita poeto sin pendumis uzante la laĉojn de siaj pantalonoj, kiuj estis ligitaj al breto, kontraŭ kiu li kunpremis la ligilon, perfortante per unu brako kaj unu genuo. Multaj kredas esti neeeble sukcesi sin pendumi en tiaj cirkonstancoj.

La historiisto Ivo Porto de Menezes raportas ke, tiam kiam li organizis malnovajn dokumentojn rilatantajn al la Ĉefpreĝejo Nia Sinjorino de la Kolono[5], en urbo Oŭro Preto, en la jaro 1957 aŭ 1958, li trovis en la libro de la registroj de la partoprenantoj de la Kunfrataro el Sankta Miĥaelo kaj Animoj[6], la noton pri la enmatrikuliĝo de Klaŭdjo Manŭel kaj marĝene la observon tridek mesoj estis preĝitaj memore al la animo de la mortinto, kaj ĉio pagite de la reĝa financo. Sammaniere agis la Kunfrataro de Sankta Antono, kiu lanĉis en ĝia libro: mortinta en julio 1789. Kaj post kiam la mesoj estis preĝitaj, li rememorigas tion, ke en tiu epoko ne estis permesate preĝi mesojn favore al la memmortigintoj. Ankaŭ Ĵarbas Sertorjo de Karvaljo, laŭ eseo publikigita en la Revuo de la Instituto pri Historio kaj Geografio el San-Paŭlo, defendas plendokumentite la teson pri murdo.

Eĉ estas multaj kredantaj tion, ke la guberniestro mem, Vicgrafo el Barbasena[7] ankaŭ envolviĝis en la konspiro kaj Klaŭdjo estis pereigita ĉar li estis inklina tion revelacii. Tamen vere estas ke nur la tezo pri sinmortigo estis pruvita per dokumentoj, eĉ se dubaj rilate la honestecon kaj verecon, tiel kiel elstarigas la adeptoj pri la murdo-tezo.

Estas ankoraŭ alia eseo nomita Inconfidência Mineira - As Várias Faces[8], kie Julio Jozefo Chiavenato elĵetas informon, kiu plifortigas la tezon pri la farso enscenigita sur la memmortigo de Klaŭdjo Manŭel da Kosta. En la posttagmezo de tiu sama tago, tiam kiam la advokato estis arestita, oni murdas, en la bieno de Vargem do Itacolomi, lian filinon, la bofilon kaj aliajn familianojn, same kiel kelkajn sklavojn krom ŝteli ĉiujn liajn valoraĵojn. La Vicgrafo el Barbasena nur informis Lisbonon pri la morto de la juristo en la 15-a de Julio, dekunu tagojn post la okazintaĵo, kaj kiam li informis Lisbonon pri la demandaro en la 11-a de Julio, li neniel menciis tiun fakton. Se la morto de la subleŭtenanto Tiradentes (1746-1792) ne kaŭzis embarasojn en Lisbono, tiu de Klaŭdjo kaj lia familio povus kaŭzi, jen kial la neceso enscenigi farson.

Dek tagojn post lia morto, la popolo pariza prenadis la fortreson el Bastilo, kiu signigis la finon de la dinastio de la gloraj Ludovikoj en Francio. Politika projekto ekaperis, revita de Klaŭdjo Manŭel da Kosta mem rilate lian landon. Tamen, tridek jarojn estis necesaj por ke Brazilo fariĝu liberiĝinta el Portugalio. Pliajn cent jarojn estis necesaj por la realigo de la dua parto de lia revo, la enplantado de la respublika reĝimo en Brazilo.


Skribaĵoj[redakti | redakti fonton]

Glauceste Saturnino (aŭ Glauceste Satúrnio), pseŭdonimo de la aŭtoro, prenas parton en la transiro el la Baroko al la Arkadismo. Liaj sonetoj heredis la tradicion de Camões.

  • Culto Métrico, (Metra kulto, 1749).
  • Munúsculo Métrico, (heroa poemo, 1751).
  • Epicédio em Memória de Frei Gaspar da Encarnação, (Elegio memore al Frato Kasparo de la Enkarniĝo, 1753).
  • Obras (sonetoj, elegioj, romanoj, eklogoj, epistoloj, liroj), 1768.
  • O Parnaso Obsequioso, (La komplezema parnaso, 1768).
  • Vila Rica, (Vila Rika, 1773).[9]
  • Poesias Manuscritas, Manskribitaj poezioj, 1779.
  • Números Harmônicos (Harmoniaj numeroj, 1753)[10].
  • Labirinto de Amor (Amlibirinto, 1753).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (portugale: Inconfidência Mineira)
  2. En lia epoko, Vila Rika, nuntempa Oŭro Preto estis la ĉefurbo de la ŝtato Minas-Ĝerajso
  3. Tomaso Antonjo Gonzaga (1744-1810) (* Miragaja, Porto, en la 11-a de Aŭgusto 1744 - Insulo de Mosambiko, 1810), estis portugaldevena brazila juristo, poeto kaj politikisto. Lia plej konata poemo estas Marilja de Dirseŭ, farita omaĝe al lia amindumantino.
  4. [Inácio José de Alvarenga Peixoto Alvarenga Peixoto] (1742-1792) (* Rio-de-Ĵanejro, en la 1-a de Februaro 1742 - Ambako, Angolo, en la 27-a de Aŭgusto 1792), estis brazila advokato kaj poeto. Li estis aresttenita ĉar li partoprenis en la Minas-Ĝerajsa Konspiro, kaj estis kondamnita al porĉiama ekzilo en Afriko.
  5. (portugale: Igreja Matriz de Nossa Senhora do Pilar)
  6. (portugale: Irmandade de São Miguel e Almas)
  7. Visconde de Barbacena (1754-1830) (* Sacavém, en la 7-a de Septembro 1754 - † Lisbono, en la 7-a de Aprilo 1830), kies nomo estis Luís António Furtado de Castro do Rio de Mendonça e Faro, 6-a Vicgrafo el Barbasena, estis licenciato pri filozofio kaj guberniestro dum la tempo de la Konspiro de Minas-Ĝerajso.
  8. Minas-Ĝerajsa Konspiro - La Pluraj flankoj, aŭtoro Júlio José Chiavenato.
  9. Fonto: A Poesia dos Inconfidentes, Kompleta verko de Cláudio Manuel da Costa - Eldonejo Nova Aguilar, Rio-de-Ĵanejro, 2002.
  10. QIEducação