Clémence Saint-Preux

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Clémence
Clemence Saint-Preux.jpg
Bazaj informoj
Naskonomo Clémence Saint-Preux
Naskiĝo la 29-an de novembro 1988 (nun 1988-11-29) (24-jara)
en Neuilly-sur-Seine, departemento Hauts-de-Seine, Francio
TTT www.clemence.fr
v  d  r
Information icon.svg

Clémence, per plena nomo Clémence Saint-Preux, estas franca kantistino, kiu naskiĝis la 29-an de novembro 1988 en Neuilly-sur-Seine (departemento Hauts-de-Seine). Ŝi estas la filino de la komponisto Saint-Preux.

Enhavo

Biografio [redakti]

Kiel filino de komponista patro kaj verkista plus pentrista patrino, Clémence ekde sia plej juna aĝo kreskis en artista etoso. Tiel ne estis surprize ke ŝi frue interesiĝis pri muziko kaj kantado, lernis ludi pianon kaj gitaron kaj prenis kursojn pri danco kaj komedia teatrumado. En aĝo de 12 jaroj, ŝi renkontis la kantiston Johnny Hallyday. Ĉarmita de ŝia voĉo, li registris kun ŝi la kanzonon On a tous besoin d’amour ["Ĉiuj bezonas amon"], kiu estis granda sukceso en Francio kaj en novembro 2001 estis la kvara plej populara kanto tie. Tamen la sekvajn tri jarojn ŝi ne aperis publike: En 2004 ŝi en kanta duopo interpretis kun la junulo Jean-Baptiste Maunier, freŝe konatiĝinta pro la sukceso de la kineja filmo Les Choristes, la unuopaĵon Concerto pour deux voix ["Koncerto por du voĉoj"]. La muzikaĵo, kiu pro malĉeesto de ĉiaj vortoj iom similis al kanta ekzerco de la voĉaj eblecoj, estis adapto de Concerto pour une voix, komponita fare de la patro Saint-Preux en 1969. Ankaŭ tiu muzikaĵo sukcesis, kaj fine de la jaro 2005 Clémence eldonigis unuan soloan unuopaĵon, Sans défense ["Sendefende"], sekvata sekvajare de plia unuopaĵo La vie comme elle vient ["La vivo kiel ĝi venas"].

Unua albumo, titolita Bewitching, eldonita en 2009, enhavas 2 titolojn en la franca kaj 5 en la angla. Duobla albumo franca/angla sekvis samjare.

Diskaro [redakti]

Unuopaĵoj [redakti]

Albumoj [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    oficiala retejo de Clémence
Ekstera ligilo    referenca retejo pri ŝi
Ekstera ligilo    referenca reta forumo