Clandestine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clandestine
Persona informo
TTT
Retejo http://www.clandestineceltic.com/
vdr

Clandestine estis keltmuzika grupo el Hjustono, Teksaso, Usono. Per sakŝalmo, gitaro, violono, tamburoj ili ludis tradician keltan muzikon (iuj kun ina kantado), kaj kelkajn modernajn kantojn (inkluzive de kelkaj originalaj kantoj) laŭ kelta stilo. Iuj kantoj uzis ceterajn instrumentojn, kiel fluton, bombardon, kaj diversajn fajfilojn. Ili ekis en 1991, kvaropiĝis en 1996, kaj eksiĝis en 2003. Ili verkis 4 diskojn kaj veturis multe ĉirkaŭ Usono kaj ankaŭ ludis en Eŭropo. Ili estis favoratoj ĉe McGonigel's Mucky Duck en sia hejmurbo Hjustono, kaj en Cactus Cafe en apuda Aŭstino.

Historio[redakti | redakti fonton]

La originala Clandestine estis sakŝalma kaj tambura kvaropo en Hjustono. Originala membro kaj sakŝalmisto E.J. Jones transloĝiĝis al Pitsburgo, renkontis gitaristinon kaj kantistinon Jen Hamel tie, kaj konvinkis ŝin reveni al Hjustono por ludi kun Clandestine. En 1995, violonisto Gregory McQueen aliĝis. La unua disko (The Ale is Dear, La Biero Karas) enhavis ĉi tiun triopon. En 1996 tamburistino kaj kantistino Emily Dugas aliĝis, kaj la ceteraj 3 diskoj havas ĉiujn 4 membrojn. Jen Hamel kaj Emily Dugas ambaŭ kantis. En februaro de 2003 la bando prezentis sian lastan koncerton.

La bando reformiĝis en 2006 sen Jen Hamel (sed kun ŝia beno). Nova membro Al Cofrin ludas gitaron kaj sakŝalmon kaj kantas. Tiu nova versio de Clandestine debutis en la trinkejo Mucky Duck la 30-an de novembro, 2006.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • The Ale is Dear, La biero karas (1996)
  • The Haunting, La hantado (1999)
  • To Anybody at All, Al iu ajn (1999)
  • Music from Home, Muziko el hejmo (live album, and the band's last) (2002)
  • Fine Small Storm, Fajna eta ŝtormo (Jen Hamel) (2001)
  • The Willow, La saliko (E.J. Jones) (2002)
  • ReD (2008)

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]