Clare Short

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Clare Short.

Clare SHORT (naskiĝis 15-an de februaro 1946) estas angla politikistino kaj parlamentano.

Short naskiĝis al irlandaj gepatroj en Birmingham . Ŝi akiris diplomon pri politika scienco kaj iĝis ŝtatoficisto ĉe la Enlanda Oficejo, laborante kiel privata sekretario por Konservativa ministro Mark Carlisle kiu opiniis, ke ŝi povus pli sukcesi ol multaj el la parlamentanoj kiujn ŝi pritraktis. Dum la brita elekto en 1983 ŝi iĝis Parlamentano por Ladywood, Birmingham kie ŝi plenaĝiĝis.

De la komenco ŝi laboris ĉe la maldekstra alo de la Brita Laborista Partio. En 1968 ŝi allogis atenton pro kampanjo kontraŭ fotoj de nudaj virinoj en The Sun kaj aliaj tablojdaj ĵurnaloj. Ŝi subtenis Tony Benn en la partiestra elekto en 1988. Ŝi postulis retiron de britaj soldatoj el Nord-Irlando.

Ŝi supreniris la rangojn de la Laborpartiestroj malgraŭ ke ŝi dufoje rezignis, pro la Akto por Malpermesi Terorismo 1988 kaj pro la Golfa Milito en 1990. Ŝi iĝis Paralela Ministro por Virinoj, poste Paralela Sekretario por Transporto, sed en 1996 ŝi translokigis al Alilanda Evoluo, tio vaste taksiĝis kiel malavanso aŭ puno pro malkaŝemo. Ŝi ĉiam estis polemikema, aparte kiam ŝi alvokis leĝigon de kanabo.

Post la 1997 nacia balotado la Administraro por Alilanda Evoluo gajnis plenan rangon kiel Departemento por Internacia Evoluo kaj Clare Short estis la unua Ministro. Ŝi tenis tiun oficon tra la unua registara periodo de la Laborista Partio kaj preter la 2001 balotado.

18-jaraĝa ŝi gravediĝis kaj mallongtempe estis edzino, sed ŝi donis la filon por adopto kaj li ne kontaktis Short ĝis 1996 kiam li estis forta Konserativulo laborante ĉe la financa sektoro en Londono, ankaŭ Short estis avino. Ŝia dua edziniĝo al ministro Alex LYON kondukis al tragedio ĉar li suferis pro la malsano Alzheimer kaj mortis en 1993.

Je la 9-a de marto 2003 Short nomis Tony Blair “malprudenta” kaj minacis rezigni el la ministaro se Britio deklarus militon kontraŭ Irako sen klara mandato de UN. Tio aspektis kiel ripeto de ŝia antaŭa rezigno kiel partia elparolanto dum la 1991 Golfa Milito por protesti pri la Laborpartia politiko. Tamen, je 18-a de marto ŝi anoncis, ke ŝi restos en la Ministraro kaj subtenos la registaran rezolucion ĉe Parlamento.`

Post tiu decido Short restas en la Ministraro nur dum du monatoj. Ŝi rezignis je 12-a de majo, asertante, ke Blair jam rompis promeson pri partopreno de UN je la postmilita rekonstruo de Irako kaj, ke Blair kaj Jack STRAW negocis kun la UN Sekureca Konsilantaro rezolucion kiu kontraŭas promesojn kiujn ŝi jam donis en Parlamento kaj aliloke pri a leĝeco de la okupantaj armeoj kaj la bezono por UN-kondukata agado por starigi leĝan irakan registaron. La ĉefministro kontraŭis tion. Je sia prirezigna parolo en Parlamento Short akuzis Blair pri obsedo rilate al lia loko en historio.