Clarence Bicknell
Clarence BICKNELL [biknel] (naskiĝis la 27-an de oktobro 1842 en Herne Hill, Anglio; mortis la 17-an de julio 1918 en Tenda, tiam en Italio, ekde 1947 en Francio) estis angla esperantisto kaj doktoro pri matematiko.
Bicknell estis anglikana pastro, sed poste forlasis la eklezion.[mankas citaĵo] Li venis al Italio en 1877.[mankas citaĵo] Li konstruigis muzeon en Bordighera por enteni siajn kolektaĵojn botanikajn kaj arkeologiajn.[mankas citaĵo] Li multe klopodis por blinduloj.[mankas citaĵo] Li unue estis volapukisto kaj ekde 1897 Esperantisto. Bicknell ĉeestis la unuan Universalan Kongreson en 1905. Li transskribis esperantajn verkojn brajlen.[mankas citaĵo] En 1910 li fondis esperantistan grupon en Bordighera, kiun li prezidis ĝis sia morto.[mankas citaĵo] En 1913 li aperigis anglalingvan libron, Gvidlibro de la surrokaj gravuraĵoj en la Maraj Alpoj, kiu estis tradukita en la francan kaj en la italan, kaj daŭre restas referenca arkeologia verko pri la gravuraĵoj de la "Vallée des Merveilles" (Valo de la Mirindaĵoj).[mankas citaĵo]
Bicknell mone subtenis multajn Esperanto-entreprenojn. Esperantistoj gastis ĉe li, ekz. la ĉeĥo Alexandr Sommer Batěk fine de la jaro 1909.[1] Li verkis multajn originalajn poemojn, kiuj aperis en La Revuo kaj The British Esperantist; multaj restis manuskriptoj. Tradukis: Horacio de Lord Macauley, 1906; Gvinevero de Tennyson, 1907; Rikoltado de la pecoj de Sturgis; Ŝakludo de Giacosa, 1915.
Enhavo |
Literaturo [redakti]
- 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia [Esperanto-Pioniroj en Italio]. Roma 1982 (en la itala)
Aperis en Esperanto [redakti]
Himnoj [redakti]
Poemoj [redakti]
- Soneto, La Laboro, Aprilo 1921.
- Adiaŭ
- La nova jaro 1904
- Versaĵo pri amo
Tradukoj [redakti]
Referencoj [redakti]
- ↑ Sommer Batěk, Alexandr (1925). Jak jsem padesát let žil a pracoval : paměti za prvních 50 let mého života 1874–1924 (450 p.) (en la ĉeĥa), Praha: B. Kočí, p. 202–203.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Libroj de kaj pri Clarence Bicknell en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Liaj himnoj en TTT-Himnaro Cigneta
- Biblioteca Clarence Bicknell (itale)