Clark Terry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clark Terry, 1976

Clark Terry (* 14-an de decembro 1920 en Sankta Luiso, Misurio) estas usona ĵaz-trumpetisto, flugilkornisto, bandestro kaj komponisto. Lia varma sono kaj lia kapablo, atingi multajn artikulaciajn nuancojn nur nur per la lipa almetado (do sen valvoj), influis Majlson Davis kaj krom tiu multajn aliajn trumpetistojn. Liaj sonimagoj kondukis lin al flugilkorno, kiun li majstre regis kaj por kies uzado en ĵazo li multan kontribuis.

Vivo kaj verkado

Terry ludis en la bando de sia mezgrada lernejo komence trombonon, transiris tamen baldaŭ al trumpeto. Dum la Dua Mondmilito Terry ekde 1942 ĝis 1945 estis membro de armebando de la usona mararmeo, kie li helpe de klarneta lernolibro alproprigis al si nekutime fluan teknikon kaj ankaŭ eksperimentis per rondspirado. Poste li muzikis mallonge kun la bandoj de Lionel Hampton, Charlie Barnet, Eddie „Cleanhead“ Vinson, Charlie Ventura kaj George Hudson. Ekde 1948 ĝis 1951 li estis membro de la Count Basie Orchestra. Lian trarompon alportis al li la laboro en la orkestro de Duke Ellington ekde 1951 ĝis 1959; postsekve li koncertvojaĝis kun Quincy Jones tra Eŭropo. Post tio li trovis firman dungitecon ĉe NBC en Novjorko kaj ĉe la televido, kie li ĝis 1972 prezentis kiel soloisto en la bando de la spektaklo Tonight Show de Johnny Carson. Krom tio li formis en la fruaj 1960-aj jaroj kvinopon kune kun Bob Brookmeyer.

Post la disiĝo de la Tonight Show komencis la kariero de Terry kiel studiomuzikisto kaj tutmonda stelulo. Li fondis siajn du ensemblojn Clark Terry's Big Band kaj la kvinopon Clark Terry and his Jolly Giants kaj prezentis tutmonde dum festivaloj, koncertoj en klubejoj kaj surdiskigis kun la Simfonia Orkestro je Londono, la Duke Ellington Orchestra kaj la Ĵaz-Orkestro je Ĉikago. Li laboris kun muzikistoj kiel Ella Fitzgerald, Oscar Peterson, Dizzy Gillespie, Dinah Washington, Ben Webster, Charlie Barnet, Doc Severinsen, Ray Charles, Billy Strayhorn, Dexter Gordon, Thelonious Monk, Billie Holiday, Sarah Vaughan, Coleman Hawkins, Zoot Sims, Milt Jackson, Jon Faddis kaj Dianne Reeves.

Terry laboris kaj kiel bandestro kaj ankaŭ kiel soloisto. Li komponis pli ol ducent kantojn, instruis kaj verkis plurajn librojn. Trifoje li estis nomumita por kaj unufoje distingata per Grammy, plurfoje li honordoktoriĝis kaj ricevis lokon en la Kansasurba Ĵazo-Glorhalo. En 2010 li ricevis Gremion de la kategorio Lifetime Achievement Award.

Diskoj

  • Serenade to a Bus Seat (OJC, 1957)
  • Duke with a Difference (OJC, 1957)
  • In Orbit (OJC, 1958)
  • Top and Bottom Brass (OJC, 1959)
  • Color Changes (Candid, 1960)
  • Mellow Moods (Prestige, 1961)
  • Live at the Wichita Jazz Festival (Vanguard, 1974)
  • Live at Montmartre, 1975 (Storyville, 1975)
  • Live in Chicago, Vol. 1+2 (Monad, 1976)
  • Intimate Stories (Challenge, 1978)
  • Memories of Duke (OJC, 1980)
  • Portraits (Chesky, 1988)
  • Having Fun (Delos, 1990)
  • Live at the Village Gate (Chesky, 1990)
  • Live at the Village Gate: Second Set (Chesky, 1990)
  • Top and Bottom Brass (Chiaroscuro, 1995)
  • Express (Reference, 1995)
  • One on One (Chesky, 2000, kun Geri Allen, Don Friedman, Roland Hanna, Barry Harris, Eric Lewis, Junior Mance, Marian McPartland)
  • Friendship (Nagel-Heyer Records, 2002)
  • George Gershwin's Porgy and Bess (A440 Music, 2004)
Clark Terry, 2002
& Great Lakes Navy Band Jazz Ensemble

Publikaĵoj

  • Clark Terry: Let's talk trumpet. From legit to jazz. Phil Rizzo, Creative Jazz Composers, Bowie (Maryland) 1973, Musikpartitur: Studien und Etüden, proks. 100 p., (vd. hejmpaĝo de C. Terry)
  • Clark Terry's System of Circular Breathing for Woodwind and Brass Instruments. Terry-Rizzo, Klevlando (Ohio) 1976, 8 p.
  • Clark Terry: The Interpretation of the jazz language. Phil Rizzo, Klevlando 1977, 209 p.

Filmo

  • Clark Terry. Dokumenta filmo, Germanujo, libro kaj reĝio: Peter Baumann, produktado: ZDF

Eksteraj ligiloj