Claro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claro
Blazono de Claro
Blazono de Claro
Blazono de Claro
Claro
Claro
Kantono Tiĉino
Distrikto Riviera
Komunumaro Riviera
Koordinatoj  46° 15′ 0″ N 9° 1′ 0″ O / 46.25000 °N, 9.01667 °O / 46.25000; 9.01667 (mapo)Koordinatoj: 46° 15′ 0″ N 9° 1′ 0″ O / 46.25000 °N, 9.01667 °O / 46.25000; 9.01667 (mapo)
Nombro de loĝantoj {{{loĝantoj}}}
Areo 21,22 km²
Alteco 270 m super marnivelo
Poŝtkodo 6702
Komunumkodo 5282
Mapo de Claro
Mapo de Claro

Claro (prononcu Klaro) estas komunumo de la komunumaro Riviera kaj la distrikto Riviera en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 2638 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

Claro situas tute en sudo de la Valo de Leventina ĉe la orienta bordo de la rivero Tiĉino, proksimume 8 kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Belinzono, al kies aglomeraĵo la komunumo apartenas. Supre de la vilaĝo situas la benediktanina Monaĥejo Santa Maria Assunta. La komunumo konsistas el la kernvilaĝo Claro kun la kvartaloj Brogo, Cassero, Duno kaj Torrazza, kaj la vilaĝo Scubiaĝo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 21,22 km², de kiuj 72,0% estas kovritaj de arbaro, 13,6% servas por agrikulturo kaj 6,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Claro limas en nordo al Cresciano, en nordoriento al San Vittore (GR), en oriento al Lumino, en sudo al Arbedo-Castione, en sudokcidento al Gnosca, kaj en okcidento al Preonzo.

Trafiko

Tra Claro pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 de Bazelo al Chiasso. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2, kiu pasas paralele al la komunumlimo aliflanke de la rivero Tiĉino kaj al la svisa aŭtovojo A3 troviĝas 1 kilometron sude de la komunumo ĉe la aŭtovojnodo Belinzono-Nordo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Claro datiĝas el la jaro 1120 kiel locus Clari. Dum mezepoko Claro apartenis al vasala familio de la ĉefepiskopo de Milano. Sub la regado de Milano la komunumo havis certan aŭtonomion kaj estis submetita al prefekto de la duko de Milano. Post la konkero fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1499 ĝi estis integrita al ties Voktejo Riviera, kiu post la kreo de Kantono Tiĉino en la jaro 1803 fariĝis distrikto kaj komunumaro.[3]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Giuseppe Chiesi: Claro en Historia Leksikono de Svislando (2008-04-24)

Eksteraj ligiloj