Classics

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Classics estas franca eldonejo de ĵazdiskoj en Parizo, kiu specialiĝis pri la re-eldonado de licencliberaj sonregistraĵoj. Ĝi kompilas kronologie la originalajn sonregistraĵojn jam publikigitajn sub la nomo de la bandestro kaj ĝi konsinderas nur studio-registraĵojn. Celo de la eldonejo estas, eldoni kompletan superrigardon pri la publikigitaj registraĵoj de ĵazmuzikisto. Tiun ĉi laboron favorigas la fakto, ke la aŭtororajto en Francujo estingiĝas post 50 jaroj, kio ebligis konsideri ekzemple en 1999 jam fruajn sonregistraĵojn de Oscar Peterson kaj Bud Powell. Sur la diskoj troviĝas kompletaj pridiskaj informoj.

Eksteraj ligiloj