Clathrina coriacea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Clathrina

Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Porifera
Klaso: Calcarea
Ordo: Clathrinida
Familio: Clathrinidae
Genro: Clathrina
Specio: C. coriacea
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Clathrina coriacea estas specio de kalkeca spongulo apartenanta al la familio Clathrinidae.

Ĉi tiu specio estas facile distingita per sia tridimensia aspekto, formita per tuboj de maldikaj muroj, kiuj formas alkrustiĝon sur la surfaco, kaj per kun centra ocelo. Kutime ĝi havas blankanflavan koloron. La spikuloj havas ĉiuj similan formon, tri-radian triaktinon.

Ĝi estas ĉefe malprofunda specio. Malgraŭ tio, ĝi estis trovita ĉe profundoj de ĝis 650 m. La substrato kutime estas rokaĵoj, sed ankaŭ algoj aŭ aliaj specioj de sponguloj. Ĝi troviĝas sur la marbordoj de la Orienta Atlantiko, de la Arkto ĝis Sud-Afriko.

La nudbrankulo Aegires evorae povas esti unu el ĝiaj ĉefaj manĝaĵoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marine Species Identification Portal : Clathrina coriacea (angle). Arkivita el la originalo je 2018-12-06. Alirita 2018-12-05.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Klautau, M. & C. Valentine, 2003. Revision of the genus Clathrina (Porifera, Calcarea). Zoological Journal of the Linnean Society 139: 1–62.
  • Minchin, E.A., 1900a. La Clathrine coriace (Clathrina coriacea). Zoologie concrète de Boutan. Éponges calcaires: 106-147.
  • Solé-Cava, A.M., M. Klautau, N. Boury-Esnault, R. Borojevic and J.P. Thorpe, 1991. Genetic evidence for cryptic speciation in allopatric populations of two cosmopolitan species of the Calcareous sponge Clathrina. Mar. Biol., 111: 381-386.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]