Claude Cheysson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Claude Cheysson, 1981

Claude CHEYSSON (naskiĝis la 13-an de aprilo 1920(nun 1920-04-13) en Parizo, mortis la 15-an de oktobro 2012 (92-jara)) estis franca politikisto. Ekde la jaro 1948 li laboris en la ministrejo pri eksteraj rilatoj de Francio - inter alie inter la jaroj 1966 kaj 1969 kiel franca embasadoro en Indonezio. Inter la jaroj 1973 kaj 1981 li estis komisaro pri evoluo kaj interŝtata kunlaboro de la Eŭropa Komisiono (en la Komisionoj Ortoli kaj Jenkins). En la Komisiono Thorn li servis nur de januaro ĝis majo 1981. Sekve, inter 1981 kaj 1985 li estis ministro pri eksteraj rilatoj de Francio. Poste, li denove iĝis komisaro de la Eŭropa Komisiono, nun en la unua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1985 kaj 1989. En tiu Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn mediteranea politiko kaj nord-sudaj rilatoj. Ekde la jaro 1989 li iĝis ano de la Eŭropa Parlamento. Claude Cheysson estis membro de la Socialista Partio (PS) de Francio.


 
Eŭropa Komisiono (1985–1989: Komisiono Delors)
Flago de la Eŭropa Unio

Jacques Delors | Frans Andriessen | António Cardoso e Cunha | Claude Cheysson | Henning Christophersen | Willy de Clercq | Francis Cockfield | Stanley Clinton Davis | Manuel Marín | Abel Matutes | Nicolas Mosar | Karl-Heinz Narjes | Lorenzo Natali | Alois Pfeiffer - Peter Schmidhuber | Carlo Ripa di Meana | Peter Sutherland | Grigoris Varfis | David Williamson


 
Eŭropa Komisiono (1981–1985: Komisiono Thorn)
Flago de la Eŭropa Unio

Gaston Thorn | Frans Andriessen | Richard Burke | Claude Cheysson - ekde majo 1981 Edgard Pisani | Giorgios Contogeorgis | Étienne Davignon | Antonio Giolitti | Finn Olav Gundelach - Poul Dalsager | Wilhelm Haferkamp | Lorenzo Natali | Karl-Heinz Narjes | Michael O'Kennedy | François-Xavier Ortoli | Ivor Richard | Christopher Tugendhat