Claude Jones

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claude Jones
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1901 (1901-02-11)
en Oklahomo
Morto 17-an de januaro 1962 (1962-01-17) (60-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto
vdr

Claude JOHNS (naskiĝis la 11-an de februaro 1901 je Boley en Oklahomo; mortis la 17-an de januaro 1962 sur la pasaĝerŝipo United States) estis usona trombonisto de ĵazo. Li muzikis en la orkestro de Duke Ellington.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jones sekvis komence lecionojn pri trumpeta kaj frapinstrumentara ludo kaj turniĝis en la aĝo de 13 jaroj al trombono. Li studis ĉe Altlernejo Wilberforce kaj muzikis en 1923 en la ensembloj Synco Jazz Band resp. McKinney’s Cotton Pickers. Li estis solisto en ties sonregistraĵoj de "The Way I Feel Today". Ekde 1929 li muzikis alterne ĉe Fletcher Henderson, Don Redman kaj Chick Webb. Inter 1935 ĝis 1940 li laboris interalie ĉe Cab Calloway. Li estas soliste aŭdebla en la titolo "Nagasaki" de Don Redman (1932), en "Radio Rhythm" samkiel "Just Blues" de Fletcher Henderson (1931) kaj en "Don't Be That Way" de Chick Webb (1934). Claude Jones ankaŭ surdiskigis kun Louis Armstrong kaj Sidney Bechet (Perdido Street Blues, 1940), kun Henry Red Allen, Chu Berry, Billy Eckstine, Coleman Hawkins, Louis Jordan, Rex Stewart kaj en 1939 kun Jelly Roll Morton.

En la jaro 1944 li membriĝis en la Orkestro Duke Ellington, fariĝante posteulo de Juan Tizol. Li restis ĝis 1948 en la bando kaj revenis por mallonga tempo en 1951. En 1950 li estis membro de la Orkestro Fletcher Henderson, sed jam ekde 1952 li ne plu aktivis muzikiste, sed laboris kiel kazinkelnero sur la pasaĝerŝipo United States. Li estis bofrato de Quentin Jackson.

Duagrada literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]