Claude Lévi-Strauss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Claude Lévi-Strauss
Antropologio
Nuntempa
Claude Lévi-Strauss en 2005
Claude Lévi-Strauss en 2005
Plena nomo Claude Lévi-Strauss
Naskiĝo 28-a de novembro 1908
Morto 30-a de oktobro 2009
Skolo/tradicio Strukturismo
Ĉefaj interesoj Etnografio, lingvistiko, Mitoj, parenceco, totemismo
v  d  r
Information icon.svg

Claude LÉVI-STRAUSS (naskiĝinte je la 28-a de novembro 1908 en Bruselo[1], mortinta la 30-an de oktobro 2009[2] en Parizo) estis franca antropologo, etnologo kaj filozofo. Honora Profesoro en Collège de France, ano de la Franca Akademio li famiĝis kiel unu el la fondintoj de strukturismo.

Lia vivo[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Claude Lévi-Strauss, devenas el juda alzaca familio [3], estis naskita en Bruselo de francaj gepatroj. Lia patro estis pentristo-portretisto kiun ruinigis disvolviĝo de la fotografio[4]. Lia avo estis rabeno de la Sinagogo de Versajlo [5][4].

Lévi-Strauss studis unue en la gimnazioj Janson de Sailly kaj Condorcet[6] en Parizo, poste juron kaj filozofion ĉe la universitato Sorbono en Parizo (tria agregacio pri filozofio en 1931, doktoriĝo pri literaturo en 1948). Belga kolego kiu estis fariĝonta sukcesa politikisto legigis la verkojn de Marx, Engels kaj aliaj marksistoj. Lévi-Strauss konvinkiĝis ke necesas politike batali laŭ radikala socialista vidpunkto. Li mallonge engaĝiĝis ĉe SFIO. Li estis kandidato por departementaj balotoj. Veturante al mitingo li, malsperta ŝoforo, faligis la aŭton ekster la ŝoseon, maltrafis la mitingon kaj definitive rezignis pri politika kariero[4].

Komenco de profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Post dujara instruado de filozofio en gimnazioj Victor-Duruy en Mont-de-Marsan kaj Laon li fariĝis en la jaro 1935 profesoro ĉe la Universitato de São Paulo [7], ano de la universitata misio. Inter 1935 ĝis 1939 li partoprenis plurajn etnografiajn ekspediciojn en la regionoj Mato Grosso kaj de Amazono.

En 1938, li trairis la ŝtaton Mato Grosso. Li ekveturis de Cuiabá, malnova pionira urbo de orserĉantoj, per auto Ford 34. El Diamantino li sekvis veturante per bovoĉaroj telegrafan linion kiu trapasas tra cerrado [8] (densa vepro). Li renkontiĝis kun Nambikvaroj [9] pri kiuj li reportis riĉan dokumentadon kaj 200 fotojn, poste kun etnoj Mundé kaj Tupi Kawahib en la ŝtato Rondonio.

Mallonge antaŭ la 2-a Mondmilito li revenis al Francio. Inter 1939 kaj 1940 li libervole militservis sur la Maginot-linio kiel ligagento. Li poste estis nomita en la gimnazio en Montpellier post sia forpelo pro la rasistaj leĝoj. Li engaĝiĝis en la Rezistoorganizaĵo Forces françaises de l'intérieur [10] kaj estas sendita al la scienca misio en Usono. En 1941 li ekinstruiis ĉe la Lernejo por Socia Esplorado [11] en Novjorko. Tie li konatiĝis kun Roman Jakobson [12], kiu multe influis lin per la lingvistika strukturismo kiun li pensis apliki al etnologio. Kune kun Henri Focillon [13], Jacques Maritain [14], Jean Perrin [15] kaj aliaj li fondis la francan ekziluniversitaton École libre des hautes études de New York, kies ĝenerala sekretario li estis.

Scienca kulmino[redakti | redakti fonton]

Frontono de la Collège de France

En 1944 li estis revokita de la Franca Ministerio por Eksteraj Rilatoj al Francio kaj en la jaro 1945 denove sendita al Novjorko kiel kultura konsilanto de la franca ambasadejo. En 1948 li demisiis de sia ofico por povi dediĉi sian tempon denove al siaj esplorlaboroj.

En 1949 li fariĝis direktoro de la Musée de l'Homme [16] en Parizo. En la sama jaro li publikigis sian tezon Les Structures élémentaires de la parenté [17][4]. Li poste fariĝis direktoro de la École pratique des hautes études [18], kie li respondecis samtempe por la katedro kaj la studprogramo pri komparaj religisciencoj de senskribaj popoloj. De 1959 ĝis sia emeritiĝo en la jaro 1982 li estis profesoro pri socialantropologio ĉe la renoma Collège de France .

Li fondis en 1961 kun Émile Benveniste [19] kaj Pierre Gourou [20] la revuon L'Homme (franca antropologia revuo) [21] malfermita al la diversaj etnologiaj kaj antropologiaj skoloj, kaj penas favorigi interdisciplinan aliron.

En 1973 li estis elektita membro de la Franca Akademio kies unua centjarulo li estas.

citaĵo[redakti | redakti fonton]

Kiam 98-jara li esprimis sian pesisismon:

Tio kion mi konstatas, estas la detruegoj nuntempaj, estas la timiga malapero de la vivantaj specioj, ĉu vegetaj ĉu animalaj. Per sia denseco mem la homa specio vivas sub reĝimo de ena venenigado. Kaj mi pensas pri la nuntempo, la mondo en kiu mi estas finiĝanta mian vivon, tio estas mondo kian mi ne amas.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  1. Les Structures élémentaires de la parenté 1949 (la bazaj strukturoj de parenceco)
  2. Race et Histoire (1952)
  3. Tristes tropiques 1955 (tristaj tropikoj)
  4. Anthropologie structurale (1958)
  5. Le Totémisme aujourd'hui (1962)
  6. La Pensée sauvage (1962)

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lia patro, pentristo estis en la urbo por plenumi kontrakton kiam lia edzino finis sian gravedecon. Claude pasigis nur siajn unuajn semajnojn en Bruselo, laŭ sia propra rakonto en la dokumentfilma intervjuo de Jean José Marchand.
  2. La 30-an (AFP) aŭ en la nokto de la 31-a ĝis la 1-a de novembro (Le Monde) laŭ la fontoj.
  3. Le centenaire de Lévi-Strauss. Un Indien dans le siècle. www.nouvelobs.com. Alirita la 2-a de julio 2008.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 « Catherine Clément (france: Catherine Clément) raconte le grand ethnologue qui fête ses 99 ans », (Catherine Clément rakontas pri la granda etnologo festanta siajn 99 jarojn), intervjuo, Le Journal du Dimanche, 25-a de novembro 2007
  5. Sinagogo de Versajlo: france : synagogue de Versailles
  6. Réception de M. Claude Lévi-Strauss 1974
  7. Universitato de São Paulo: portugale : Universidade de São Paulo
  8. cerrado: portugale : cerrado
  9. Nambikvaroj: portugale : Nambiquaras
  10. Forces françaises de l'intérieur: france : Forces françaises de l'intérieur
  11. Lernejo por Socia Esplorado: angle : The New School
  12. Roman Jakobson: france : Roman Jakobson
  13. Henri Focillon: france : Henri Focillon
  14. Jacques Maritain: france : Jacques Maritain
  15. Jean Perrin: france : Jean Perrin
  16. Musée de l'Homme: france : Musée de l'Homme
  17. Les Structures élémentaires de la parenté: france : Les Structures élémentaires de la parenté
  18. École pratique des hautes études: france : École pratique des hautes études
  19. Émile Benveniste: france : Émile Benveniste
  20. Pierre Gourou: france : Pierre Gourou
  21. L'Homme (franca antropologia revuo): france : L'Homme (revue française d'anthropologie)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]