Claude Nourmont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Claude Nourmont
Claude Nourmont en majo 2008
Claude Nourmont en majo 2008
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1945 (1945-10-23)
en Rueno
Morto 25-an de februaro 2022 (2022-02-25) (76-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Nacieco franco
Ŝtataneco FrancioLuksemburgo
Familio
Edz(in)o Brian Moon
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Claude NOURMONT (esperantigite Klod NURMON; naskiĝis la 23-an de oktobro 1945 en Rouen, mortis la 25-an de februaro 2022)[1] estis franca instruistino kaj esperantistino, loĝanta en Luksemburgo, honora prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), redaktoro de Monato (rubriko Arto) de 2005 ĝis 2022, kaj vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) de 2004 ĝis 2013.

Esperanta agado sur loka kaj nacia nivelo[redakti | redakti fonton]

Nourmont estis kunfondinto de la rondo de studentoj-esperantistoj en Aix-en-Provence (Francio), estrarano de tiama STELO (Studenta Tutmonda Esperantista Ligo), kies kongreson en 1968 en Aix ŝi kunorganizis. En 1969 ŝi sukcesis kun Michel Duc Goninaz akceptigi oficialan kurson de Esperanto en la Universitato de Aix-en-Provence, kiu okazis dum 25 jaroj.

Ŝi okupis diversajn postenojn en Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE): komitataniĝis tie en 1968, fariĝis ĝenerala sekretario en 1973, kaj dum 7 jaroj de 1994 ĝi 2001 ŝi estis ties prezidanto. Ekde 2003 ŝi estas redaktoro de ties magazino Le Monde de l'Espéranto.

Esperanta agado sur internacia nivelo[redakti | redakti fonton]

Nourmont estis prezidanto de TEJO de 1975 ĝis 1977 kaj poste ĝia honora prezidanto.

Dum multaj jaroj ŝi estis komitatano de UEA (C kaj A por Francio) kaj de 2004 ĝis 2013 vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj estrarano pri kulturo, kongresoj kaj edukado. Ŝi organizis i.a. simpozion La 100-jara sperto de Esperanto-renkontiĝoj en Boulogne-sur-Mer en 2005.

Nourmont estis prezidanto de LKK por la Universala Kongreso en Montpellier en 1998. En 2002 ŝi elektiĝis kiel prezidanto de ATEO. Ŝia edzo estis la angla esperantisto Brian Moon, ili geedziĝis en la 1970-aj jaroj kaj ĉiam restis paro ĝis ŝi mortis, kvankam ŝi nur ĝis mezo de la 1980-aj jaroj formale uzis la nomon Claude Nourmont-Moon.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Ekde 2003 ŝi estis redaktoro de Le Monde de l'espéranto, dulingva magazino de UFE. Ŝi krome estis ekde 2005 redaktoro pri arto de la magazino "Monato".

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

La esperantisto Thomas Pusch, 20 jarojn pli juna kaj do el alia generacio, foje altestime raportis ke li estis tre impresita kiam li kun amiko kiel 16-jarulo gastis en la hejmo de Claude kaj Brian kaj rimarkis ke en la kuirejo estis amaso da marmeladoj kaj en vitrujoj stokitaj spicoj - ĉiuj bonorde etikeditaj en Esperanto, en tre klare videblaj, kompostitaj etikedoj: tiam li sentis ŝin unuafoje vere en "Esperantujo". Li mem kopiis tiun kutimon, kiam li kiel studento loĝis kun esperantistaj kunloĝantoj aŭ kiam li fondis familion, kaj ĉiam kiam li prenas spicon por kuirado memoras pri la kuirejo en Luksemburgio. Jen, kiom forte vera uzo de Esperanto en la ĉiutaga rutino povas impresi kaj konvinki.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Prezidanto de la Unuiĝo Franca por EsperantoPoste:
Renée Triolle19942001Claude Longue-Épée