Claude Nourmont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Claude Nourmont en majo 2008

Claude NOURMONT (naskiĝis la 23-an de oktobro 1945) estas franca instruistino kaj esperantistino, loĝanta en Luksemburgo, honora prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) de 2004 ĝis 2013.

Esperanta agado sur loka kaj nacia nivelo

Nourmont estis kunfondinto de la rondo de studentoj-esperantistoj en Aix-en-Provence (Francio), estrarano de tiama STELO (Studenta Tutmonda Esperantista Ligo), kies kongreson en 1968 en Aix ŝi kunorganizis. En 1969 ŝi sukcesis kun Michel Duc Goninaz akceptigi oficialan kurson de Esperanto en la Universitato de Aix-en-Provence, kiu okazis dum 25 jaroj.

Ŝi okupis diversajn postenojn en Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE), komitataniĝis tie en 1968, fariĝis ĝenerala sekretario en 1973. Poste dum 7 jaroj ŝi estis la prezidanto de UFE kaj nun estrarano pri Kulturaj aferoj, redaktoro de "Le Monde de l'Espéranto" .

Esperanta agado sur internacia nivelo

Nourmont estis prezidanto de TEJO de 1975 ĝis 1977 kaj poste ĝia honora prezidanto.

Dum multaj jaroj ŝi estis komitatano de UEA (C kaj A por Francio) kaj de 2004 ĝis 2013 vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj estrarano pri kulturo, kongresoj kaj edukado. Ŝi organizis i.a. simpozion pri La 100-jara sperto de Esperanto-renkontiĝoj en Boulogne-sur-Mer en 2005.

Nourmont estis prezidanto de la LKK por la Universala Kongreso en Montpellier en 1998. En 2002 ŝi elektiĝis kiel prezidanto de ATEO. Ŝia edzo estas la angla esperantisto Brian Moon.

Verkado

En 2007 ŝi estis redaktoro de Le Monde de l'espéranto, dulingva magazino de UFE. Ŝi krome estas ekde 2005 redaktoro pri arto de la magazino "Monato".