Claude Parisot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claude Parisot
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1704 (1704-01-01)
en Étain
Morto 3-an de marto 1784 (1784-03-03) (80-jaraĝa)
en Étain
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo orgenkonstruo • muzikilfaristo
vdr

Claude Parisot (* 1704 en Étain; † 3-a de marto 1784 samloke) estis fama franca orgenkonstruisto. Li estis ido de familio de orgenkonstruistoj el Étain en la departemento Meuse en la regiono Loreno en Francio.

La Parisot-orgeno de la katedralo de Sées

Parisot unue lernoservis ĉe la lorena orgenkonstruisto Christophe Moucherel kaj 1727 en Parizo ĉe Louis-Alexandre Clicquot kaj Jean-Baptiste Clicquot. Ekde 1735 Parisot konstruis multnombrajn orgenojn en la nordo kaj nordoriento de Francio. Al tiuj apartenas:

  • Premonstratensa abatejo en Mondaye (ĉe Bayeux)
  • Preĝejo Notre-Dame de Guibray en Falaise
  • Premonstratensa abatejo Séry-aux-Prés en Bouttencourt (ĉe Abbeville)
  • Preĝejo Saint-Georges kaj preĝejo Saint-Sépulcre en Abbeville
  • Preĝejo Saint-Rémy en Dieppe
  • Katedralo Notre-Dame en Sées
  • Abatejo Ardenne en Caen
  • Dominikana konvento en Caen
  • Abatejo Saint-André-en-Gouffern (ĉe Falaise)

Lia nevo Henri Parisot lin sekvis kiel renovigisto kaj konstruisto de multnombraj orgenoj en Normandio kaj en Maine.