Claude Pinoteau

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Claude Pinoteau
Claude Pinoteau Cannes 2011.jpg

Claude Pinoteau, 2011
Persona informo
Nomo Claude Pinoteau
Dato de naskiĝo 25-a de majo 1925
Loko de naskiĝo Boulogne-Billancourt
Dato de morto 5-a de oktobro 2012
Loko de morto Neuilly-sur-Seine
Okupo
Aĝo je morto 87
v  d  r
Information icon.svg

Claude Pinoteau (naskiĝis la 25-an de majo 1925 en Boulogne-Billancourt, mortis la 5-an de oktobro 2012 en Neuilly-sur-Seine) estis franca reĝisoro kaj scenaristo. Li mortis pro kancero[1].

Li estis la frato de Jack Pinoteau kaj de Arlette Merry. Ilia patro, Lucien, estis reĝisoro.

Enhavo

Biografio [redakti]

Li komencis kiel akcesoraĵisto kaj inspektoro, poste fariĝis help-reĝisoro ekde 1948, notinde de Jean Cocteau (Les Parents terribles), Jean-Pierre Melville (Les Enfants Terribles), Henri Verneuil (Un singe en hiver) kaj de Claude Lelouch (L'Aventure, c'est l'aventure). Li atendis ĝis 1973 por reĝisori sian unuan longdaŭran filmon, Le Silencieux, kun Lino Ventura, kiu fariĝis sukceso.

Post Le Silencieux, li denove alvokis Lino Ventura trifoje por La Gifle, L'Homme en colère kaj La Septième Cible. Krom policaj filmoj aŭ trileroj, Claude Pinoteau filmis komediojn kiel La Gifle, kiu ricevis premion Louis-Delluc, Le Grand Escogriffe kaj ĉefe du epizodojn de La Boum, kiu rivelinte Sophie Marceau, fariĝis tiam grandegaj popularaj sukcesoj.

Dum la 1990-aj jaroj, li turnis sin al drama ĝenro per La Neige et le Feu kaj Les Palmes de monsieur Schutz.

En 2005, li realigis por televido dokumentan filmon dediĉitan al Abbé Pierre. En 2008, li ricevis la 1-an premion Henri-Langlois de urbo Vincennes.

Claude Pinoteau estas entombigita en Tombejo Saint-Vincent en la 18-a arondismento de Parizo.

Filmaro [redakti]

Kurt-filmoj [redakti]

  • 1960: Manureva
  • 1968: L'Enfant seul
  • 1971: Arrêt
  • 1971: L'Iran

Filmoj [redakti]

Help-reĝisoro [redakti]

Referencoj [redakti]

  1. Anne-Julie Contenay, « Le réalisateur de La Boum est mort », en Europe1, la 6-an de oktobro 2012.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Applications-multimedia.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Filmo