Claudio Sánchez-Albornoz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Skulptaĵo de Claudio Sánchez-Albornoz ĉe samnoma placo en Ávila.

Claudio Sánchez-Albornoz Menduiña (Madrido, 7-a de aprilo de 1893Ávila, 8-a de julio de 1984), estis unu de la plej elstaraj historiistoj de Hispanio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Diplomita en Filozofio kaj Beletroj en 1913, doktoro en 1914 en la Universitato de Madrido, per tezo «La Monarquía en Asturias, León y Castilla durante los siglos VIII al XIII. La Potestad Real y los Señoríos» (monarkio en Asturio, Leono kaj Kastilio. Li estis unuaranga en la ekzamenoj por posteno en la funkciularo por Arkivoj, Bibliotekoj kaj Muzeoj, profesoro de Historio de Hispanio en la universitatoj de Barcelono, Valencio, Valadolido kaj Madrido.

En 1926 eniris en la Real Academia de la Historia (hispana reĝa akademio de historio), kaj esras rektoro de la Universitato Centra en 1932-34. Diputato de Ávila inter 1931 kaj 1936, Ministro de Ŝtato en 1933, Vicprezidanto de la Parlamento en 1936, Konsilisto de Publika Instruado inter 1931 kaj 1933, kaj Ambasadoro de Hispanio en Lisbono. Post la Hispana Enlanda Milito eliris al ekzilo en Argentino, kie li estis profesoro de Historio en la universitatoj de Mendoza kaj Bonaero, kaj fondis en Argentino la Instituto de Historia de España kaj la gazeto «Cuadernos de Historia de España». Estis tre konata lia polemiko kun Américo Castro pri la koncepto de Hispanio, pri kiu Castro defendis la fakton ke unuaj hispanoj teorie malakceptis araban kaj judan heredojn sed praktike asimilis ilin, dum Albornoz defendis la kastilian kaj kristanan purecon de la hispana kulturo. Krome el 1946 al 1951 faris kursojn en la ĵus kreita Facultad de Humanidades y Ciencias de Montevideo. El marto de 1962 al februaro de 1971 li estis prezidento de la registaro de la Dua Hispana Respubliko en ekzilo.

En 1976 revenis al Hispanio post la morto de Francisco Franco kaj la komenco de la restaŭro de la demokratio; li estis tie dekomence nur du monatojn, sed setlis en Ávila definitive en 1983, kie li mortiĝis. Li estis enterigita ĉe la klostro de la Katedralo de Ávila.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Estampas de la vida en León hace mil años, Madrid, 1926.
  • En torno a los orígenes del feudalismo. Mendoza, 1942.
  • Ruina y extinción del municipio romano en España e instituciones que lo reemplazan. Buenos Aires, 1943.
  • España y el Islam. Buenos Aires, 1943
  • El Ajbar Maym’a. Problemas historiográficos que suscita. Buenos Aires, 1944.
  • El "Stipendium" hispano-godo y los orígenes del beneficio prefeudal. Buenos Aires, 1947.
  • España: un enigma histórico. Buenos Aires, 1957.
  • Españoles ante la historia. Buenos Aires, 1958.
  • De ayer y de hoy. Madrid, 1958.
  • La España Musulmana. Buenos Aires, 1960
  • Estudios sobre las instituciones medievales españolas. México, 1965.
  • Despoblación y repoblación en el Valle del Duero. Buenos Aires, 1966.
  • Investigaciones sobre historiografía hispana medieval (siglos VIII al XIII). Buenos Aires, 1967.
  • Investigaciones y documentos sobre las instituciones hispanas. Santiago de Chile, 1970.
  • Miscelánea de estudios históricos. León, 1970.
  • Orígenes de la nación española. Estudios críticos sobre la Historia del reino de Asturias. Oviedo, t. I: 1972, t. II: 1974, t. III: 1975.
  • Del ayer de España. Trípticos históricos. Madrid, 1973.
  • Ensayos sobre Historia de España. Madrid, 1973.
  • Vascos y navarros en su temprana historia. Madrid, 1974.
  • El Islam de España y el Occidente. Madrid, 1974.
  • Mi testamento histórico político. Barcelona, 1975.
  • Viejos y nuevos estudios sobre las instituciones medievales españolas. Madrid, 1976.
  • El régimen de la tierra en el reino asturleonés hace mil años. Buenos Aires, 1978.
  • El reino asturleonés (722-1037). Sociedad, Economía, Gobierno, Cultura y Vida. Historia de España Menéndez Pidal, t. VII, vol. 1, Madrid, 1980.
  • Estudios sobre Galicia en la temprana Edad Media. La Coruña, 1981.
  • Orígenes del Reino de Pamplona. Su vinculación con el Valle del Ebro. Pamplona, 1981.
  • La Edad Media española y la empresa de América. Madrid, 1983.
  • Santiago, hechura de España. Estudios Jacobeos. Prólogo de José-Luis Martín. Ávila, 1993.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]