Claus von Stauffenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claus von Stauffenberg, busto fare de Frank Mehnert

Altoficiro Claus Philip Maria Graf Schenk von Stauffenberg [Klaŭs Filip Maria Graf Ŝenk fon Ŝtaŭfenberg] (naskita la 15-an de novembro 1907 en Jettingen, Ŝvabio; mortinta la 21-an de julio 1944 en Berlin) estis ĉefa persono de la armea rezisto kontraŭ Adolf Hitler. Li efektivigis atencon la 20-an de julio en 1944. Stauffenberg estis konservativa patrioto kaj simpatiis kun naciismo kaj militaraj aspektoj de la naziismo, antaŭ ol li pro moralaj kialoj trovis vojon al la aktiva kontraŭstaro.

Junaĝo

Li naskiĝis kiel tria filo de sudgermana katolika nobela familio (Stauffenberg).

Li pasigis sian junaĝon en Stutgarto kaj Albstadt-Lautlingen (somera domo de la familio; hodiaŭ muzeo).

Armea tempo

Li alpaŝis la armeon post la abiturientiĝo en 1926; li ekagis ĉe rajdanta regimento en Bamberg kiel signojunkro (oficir-aspiranto).En 1929 – post lerno en kavaleria lernejo – li oficiriĝis, ekde la 1-a de januaro de 1930 li iĝis leŭtenanto.

En 1933 li bonvenigis la kancelieriĝon de Hitler. Samjare li geedziĝis kun Nina Freiin von Lerchenfeld, kun kiu li havis 5 infanojn: Berthold, Heimeran, Franz-Ludwig, Valerie kaj Constanze.)

Inter 1934-1938 li iris la ŝtupojn de oficira rango kaj en 1938 jam partoprenis la okupon de Sudetenlando kiel dua general-staba oficiro. Poste li partoprenis la okupon de Pollando kaj de Francio.

Forturniĝo de la naziismo

Lin konvinkis la atako al Sovetunio en 1941, la deportado de la judoj pri neceso de aktiva kontraŭstaro.

Li perdis dum malalta aviadila atako en 1943 unu okulon, la dekstran brakon kaj du fingrojn de la maldekstra mano.

Operaco Walküre

Planado

Li travivis la gravan vundiĝon en 1943 kaj tio denove konvinkis lin, ke necesas fari ion por savi Germanion de la katastrofo. Aŭtune de 1943 li anoncis sin en Berlin por laboro kaj serĉis kontaktojn al opozicio de Hitler (ĉe Friedrich Olbricht kaj Henning von Tresckow).

Li ellaboris kun generalo Friedrich Olbricht, Albrecht Ritter Mertz von Quirnheim kaj Henning von Tresckow la operacan planon Walküre [valkIre]. Oficiale servis la plano la kvietigon de internaj ribeloj. Stauffenberg kaj Tresckow aldonis al la plano kelkajn pliajn ordonojn kaj faris el Walküre operacan planon por ŝtatrenverso.

Ĉar Stauffenberg estis la sola homo el la komplotantoj, kiu havis personan aliron al Hitler, li devis efektivigi la atencon kontraŭ Hitler. Li provis murdi Hitler jam la 11-an kaj 15-an de julio, sed pro foresto de Himmler kaj Göring ne faris tion.

Atenco kaj ŝtatrenverso

La 20-an de julio okazis priparolo inter la militestroj kaj Hitler. La priparolo komenciĝis duonhoron pli frue ol planite – pro planita vizito Benito Mussolini – tiel Stauffenberg povis eksplod-pretigi nur unu el la du eksplodaĵoj. La priparolo okazis – ne kiel kutime, en la bunkro – en malpeze konstruita barako, kiu igis malpli efika la eksplodon. Stauffenberg starigis la eksplodaĵon du metrojn for de Hitler al masiva kverkotabla piedo kaj forlasis la ejon por telefoni. La eksplodo okazis je 12:42 kaj trafis 24 personojn en la ejo. Sed Hitler kaj 20 pliaj ĉeestantoj postvivis la atencon.

Stauffenberg kaj Haeften reveturis en Berlinon konvinkite, ke Hitler mortis. Hitler nur malfruvespere parolis en radio. Tiel posttagmeze la ŝtatrenverso ŝajnis sukcesi, sed pro la necertaj informoj multaj oficiroj ne plenumis la operaciajn devojn.

Fino de la puĉo

Oni arestis je ĉ. 22:30 Otto Ernst Remer, Stauffenberg kaj la kunkomplotantojn. Stauffenberg estis mortpafita je 00:15, liaj lastaj vortoj estis „Vivu la sankta Germanio“ aŭ io simila. Sekvatage oni entombigis la kadavron, sed Himmler ordonis eltombigi kaj forbruligi la kadavron. La cindroj estis disŝutitaj sur kampo.

Venĝo de la nazioj

La graveda edzino de Stauffenberg kaj la pli aĝa filo Berthold estis deportitaj al koncentrejo, kie en 1945 naskiĝis la kvina infano de la familio, Constanze. La pli junajn infanojn de Stauffenberg planis transdoni al aliaj gepatroj (ili ricevis novan nomon „Meister"), ili provizore restis en infandomo.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda