Clausthal-Zellerfeld
| Clausthal-Zellerfeld | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Malsupra Saksio | ||||
| Distrikto | Distrikto Goslar | ||||
| Komunumaro | Samtgemeinde Oberharz | ||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
| Koordinatoj | 51°48′18″N 10°20′08″O / 51.805°N, 10.33556°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 560 m | ||||
| Areo | 33,96 km² | ||||
| Telefona antaŭkodo | 05323 | ||||
| Poŝtkodo | 38678 | ||||
| Aŭtomobila kodo | GS | ||||
| Oficiala kodo | 03 1 53 004 | ||||
| NUTS | DE916 | ||||
| Subdivido | 3 komunumopartoj (Ortsteil) | ||||
| Komunumestro | Peter Dietz | ||||
| Partio de komunumestro | Nepartia | ||||
| Adreso de la administrejo | An der Marktkirche 8 38678 Clausthal-Zellerfeld |
||||
| Komunuma retejo | www.clausthal- zellerfeld.de |
||||
Clausthal-Zellerfeld estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Goslar de la federacia lando Malsupra Saksio en la okcidenta parto de la montaro Harz ĉirkaū 500 m super marnivelo. La urbo konsistas el la du centroj Clausthal kaj Zellerfeld kiuj estas la plej grandaj urbetoj en la komunumaro (Samtgemeinde) Oberharz kiuj enhavas entute proksimume 15.000 homoj. Al ĝi apartenas la vilaĝoj Buntenbock (sude), Wildemann (okcidente) kaj Schulenberg (nord-oriente).
Historie la urbo disvolviĝis en tiatempe malfacile atingebla montara regiono pro minaj agadoj (plumbo kun arĝento kaj iom da oro) kiuj estis ankaū la radikoj de la hodiaūa teknika universitato (TU Clausthal) kun ĉirkaū 3.000 gestudentoj. La fama bakteriologo kaj Nobel-premiito Robert Koch (1843 - 1910) naskiĝis en Clausthal. La domo ankoraū same troviĝas en la urbo kiel la domo kie li vivis dum sia junaĝo.
Por turistoj allogaj estas la arbarriĉa ĉirkaūaĵo, tre granda kolekto da mineraloj, muzeo de minado kaj granda ligna preĝejo (Marktkirche) en la centro de la urboparto Clausthal. Pro manko da neĝo en la lastaj jaroj vintra sporto ne plu estas grava turistomagneto.
